98 ザメンホフの贈り物(1)

98 ザメンホフの贈り物(1)
Esperanta RetRadioで6月23日に放送された記事「La donaco de Zamenhof」です。
1
Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.
2
Komuna, neŭtrala kaj racia lingvo povus kapabligi la homojn kune priparoli komunajn aferojn kaj tiel trovi solvojn kiuj kondukus al socia kaj ekonomia progreso. Kompreneble en situacio kie la ŝtataj aŭtoritatoj malhelpas ĉian iniciaton por kunlaboro inter la civitanoj, la civitanoj mem devas organizi la instruadon de la lingvo al homoj kiuj estas taŭgaj por partopreni en komunaj diskutoj kaj projektoj. Oni povus kredi ke ĉio tio validas nur por diktatoraj reĝimoj, sed ankaŭ sub demokratia regado ĉiam estas regantaj grupoj kiuj volas malhelpi la desuban kunlaboron de la homoj.
3
Do ankaŭ en nia epoko la situacio pri kunlaboro inter civitanoj el diversaj nacioj ne estas multe pli bona. Sed ni hodiaŭ troviĝas en demokratiaj landoj en konsiderinde pli bona situacio ol la homoj dum la epoko de Zamenhof. La kunlaboro en la socio ĝenerale tre bone funkcias. La grandaj mankoj troviĝas rilate al komunaj sentoj inter anoj de diversaj nacioj, nome en la kultura kampo. Tie la manko de komuna lingvo estas plej forte sentebla. Oni volas ja ankaŭ tiucele uzi la anglan lingvon, sed kiel montras la ekzemplo de la kanzonkonkurso de Eŭrovizio, la rezultoj estas mizeraj: Montriĝas ke la angla ne taŭgas por krei komunan senton en internacia medio. La homoj ja sentas ke ili nur malfacile komprenas ĝin, kaj ke paroli ĝin por multaj estas vera torturo kaj ke la kapablo altnivele esprimi sin apenaŭ estas atingebla.
4
Esperanto aliflanke estas tre bone komprenebla, facile parolebla kaj multaj parolantoj de la lingvo atingas la kapablon altnivele esprimi sin en tiu lingvo. Tio donas tute alian senton, ĉar tio levas la memkonscion. Oni sentas sin pli forta. Kreskas la sento ke tiu lingvo estas donaco, donaco kiun oni povas perfekte kundividi kun aliaj. El tio kreskas sentoj de solidareco, de amikeco. La samlingvanoj fariĝas veraj "kunĝuantoj". Kaj ĝui la lingvon resp. la atingitan esprimkapablon ni povas jam nun, tuj. Ne necesas atendi ĝis la "Tago de Sankta Neniam".
5
Kiel aŭskultanto de la Esperanta Retradio vi partoprenas en tiu bela komuna ĝuado. Zamenhof vere donacis al ni valoran ilon por plialtigi nian vivosenton. Ni ĉiam honorigu kaj memortenu tiun amikon de la homaro!
1
Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon. Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj. Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo. Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.
Kiam Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon", li volis doni ion al la homaro kio plibonigos kaj plifaciligos la vivon.
Kiam=When
Zamenhof kreis la "Internacian Lingvon"ザメンホフが「国際的な言語」を創始した
li volis doni ion 彼は何かを与えることを望んだ
al la homaro 全人類に
kio =which
plibonigos kaj plifaciligos la vivon生活をヨリ良くするであろう、そしてヨリ容易にするであろう
ザメンホフが「国際語」を生み出した時に、彼は生活がいっそう向上し、いそう暮らしやすくなるような何ものかを全人類に与えようと望みました。
Li ja estis spertinta la multlingvan situacion en sia hejmloko kaj vidis la konsekvencojn kion tio havis por la kunvivado de la homoj.
Li ja estis spertinta彼はまさに体得した
jaまったく・まさに、sperti体験によって学ぶ、-int~した・してしまった、
la multlingvan situacion多言語の状況を
situacio情勢・立場
en sia hejmloko自身の故郷のなかで
kaj vidis la konsekvencojn そしてその当然の帰結を見た
konsekvenco理論的な結論
kionそれを・そのことを
tio havis por la kunvivado de la homoj人々の共同生活のために持った.
彼は自分の故郷で多言語が使われている状況をまさに体得しました、そして異民族の人々の共同生活のために持った当然の帰結を見たのでした。
Certe la ĉiutaga vivo tie iel funkciis, sed la kunlaboro inter la diversaj etnaj grupoj limiĝis al la absoluta minimumo.
Certe確かに
la ĉiutaga vivo毎日の日常生活は
tie iel funkciis其処で何とか機能していた
ielなんとなく・とにかく、funkcii動作している・機能している
sed la kunlaboro しかし協力は
inter la diversaj etnaj grupojさまざまな民族の集団の間に
limiĝis al la absoluta minimumo.絶対的な最小限に限られていた
limo限界・範囲、limigi制限する、limigxi~に限られる
確かにそこでの日常生活は何とか保たれていましたが、さまざまな民族間の協力はほとんど見られませんでした。
Kaj la rusaj regantoj tute ne havis intereson pri iu komuna sento de tiuj homoj. Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.
Kaj la rusaj regantoj そしてロシアの支配者たちは
tute ne havis intereson 全面的に興味を持たなかった
pri iu komuna sento de tiuj homojこれらの人々の何らかの共通の気持ちに関して
iuどれかの・ある、 sento気持ち・感情
そしてロシアの支配者たちは、これらの人々の共通の感情などには全く無関心でした。
Do ne okazis politika aŭ kultura kunlaboro.
Do だから
ne okazis おこらなかった
politika aŭ kultura kunlaboro政治的あるいは文化的な協力
だから政治的、文化的協力は見られませんでいた。
6月24日
スポンサーサイト