103 夢想は創造力を加速する(1)

103 夢想は創造力を加速する(1)
Esperanata Retradioで6月27日に放送された記事「1Revado akcelas kreivon」です。
1
Kiam la cerbo ŝaltas al "revado-modo", la neŭronoj funkcias kun granda intenseco. Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon. La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj. En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein. Tiam li publikigis kvar teoriojn el kiuj ĉiu unuopa meritis la Nobel-premion. Albert Einstein tiam havis altegan kreivon. Kion li atingis dum sia "mirinda jaro", tio estas supozeble unika en la historio de sciencoj.
2
Einstein estis tiel efikega kvankam li eĉ ne jam havis postenon kiel fizikisto kaj tiam devis perlabori sian vivtenon kiel subranga oficisto en la patentoficejo de Berno. Ĉu malgraŭ - aŭ ĉu ĝuste pro tio? Eble ĝuste la mensa ŝparflamo en lia profesia vivo estis akcela por tiu "eksplodo de genio". Almenaŭ tion supozigas studaĵo de Jonathan Schooler. La psikologo de la Universitato de Kalifornio estas specialisto por revado. Revado estas tiu stato kiu aperas kiam la "mi-konscio" nur malfirme direktas la homon kaj la pensoj ekvagas libere.
3
Ĝis antaŭ nelonge revado havis malbonan reputacion. Oni konsideris ĝin senproduktiva stato. Sed skanado de cerboj montras ke dum revado okazas gravaj aferoj. Dum la pensoj vagas, aktivas regiono de la cerbo kiu partoprenas en la konstruado de la longtempa memoro. Schooler eltrovis ke dum revado ankaŭ laboras la antaŭfrunta kortekso. Tiu parto de la cerbo kompetentas por la solvado de problemoj. Oni povus ankaŭ diri: Se kreivo havas lokon en la cerbo, ĝi situas ĝuste tie. Revado estas laŭ Schooler tre aktiva stato. Oni forlasas la nuntempon kaj la ĉi-lokon kaj direktiĝas al pli foraj aferoj kiuj tamen povas esti gravaj. Ĝis nun oni koncentriĝis pri la malavantaĝoj de tiu fenomeno, sed nun ni atentu ankaŭ la avantaĝojn.
4
La pereksperimentan eksplikon Schooler nun liveris en aktuala studaĵo. Li petis 145 studentojn al duminuta testo dum kiu ili devis trovi laŭeble multajn aplikojn por ĉiutagaj uzobjektoj kiel dentostabetoj, vestoteniloj kaj brikoj. Antaŭ la ripeto de la testo li dividis la testantojn en grupojn kaj donis al ili diversajn taskojn. La unua grupo devis solvi komplikajn memortaskojn, la dua grupo devis plenumi simplan reagoteston. Laŭ studaĵoj la pensoj ekvagas prefere sub tiaj kondiĉoj. La tria grupo devis nenion fari kaj la kvara grupo tute ne havis paŭzon. Nur la testantoj de la dua grupo pliboniĝis. Ili trovis je 41 procentoj pli da aplikoj por ĉiutagaj uzobjektoj ol dum la unua testokuro. Ŝajne revado efikas same kiel REM-dormado (REM=rapida okulmovado). Oni scias ke REM-dormado ebligas kreivajn eltrovojn.
5
Tamen mensa vagado ne aŭtomate signifas kreivon. Tiu stato plibonigas la kapablon por solvi problemojn nur se la problemoj estas jam konataj kaj se la koncerna persono jam antaŭe primaĉis ilin.
1
Kiam la cerbo ŝaltas al "revado-modo", la neŭronoj funkcias kun granda intenseco. Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon. La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj. En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein. Tiam li publikigis kvar teoriojn el kiuj ĉiu unuopa meritis la Nobel-premion. Albert Einstein tiam havis altegan kreivon. Kion li atingis dum sia "mirinda jaro", tio estas supozeble unika en la historio de sciencoj.
Kiam=When
la cerbo ŝaltas al "revado-modo", 脳が「夢想様態」になる
sxaltiスイッチを入れる、modo様式・形態・存在の仕方・様相
la neŭronoj funkciasニューロンは機能する・働く
kun granda intenseco大きい強さで
脳が「夢段階」に入ると、神経細胞は烈しくはたらきます。
Revado akcelas laŭ studaĵoj la kreivon.
Revado akcelas…la kreivon夢想することは…創造力を加速する
revo夢想、revi夢見る、revado夢想すること
laŭ studaĵoj 研究論文(複数)によれば
研究論文によれば、夢は創造力を加速します。
La inspiro tamen ne venas dum nenionfarado, sed dum mense malpli defiaj agadoj.
La inspiro tamen ne venasその鼓舞・霊感はしかし来ない
dum nenionfarado 無為の間には
fari作る・する、farado行い続けること、nenio何も~ない、
sed dum しかし~の間には
mense malpli defiaj精神的にless挑戦的な
agadoj活動・行動(複数)
しかしこの鼓舞(ニューロン活動の増大)は無為の間、精神的にそれほど挑戦的ではない(夢)活動の間には、おこりません。
En la jaro 1905 eksplodis la genio de Albert Einstein.
En la jaro 1905: 1905年に
eksplodis la genio de Albert Einsteinアルバート・アインシュタインの天才が爆発した.
1905年にアルバート・アインシュタインの天才が爆発しました。
Tiam li publikigis kvar teoriojn el kiuj ĉiu unuopa meritis la Nobel-premion.
Tiam li publikigis kvar teoriojn そのとき彼は4つの理論を発表しました
el kiuj それらから・それらのうちの
ĉiu unuopa個々の・1つ1つのすべてが
meritis la Nobel-premionノーベル賞にふさわしかった・値していた.
その時彼は4つの理論を発表しましたが、それらのどれ1つをとってもノーベル賞にふさわしいものでした。
Albert Einstein tiam havis altegan kreivon.
Albert Einstein tiam そのときアインシュタインは
havis altegan kreivon非常に高い創造力を持っていた
そのときアルバート・アインシュタインは非常に高い創造力を持っていました。
Kion li atingis dum sia "mirinda jaro", tio estas supozeble unika en la historio de sciencoj.
Kion li atingis…, tio…彼が到達したもの、それは…
dum sia "mirinda jaro"彼の「驚くべき年」の間に
estas supozeble unikaおそらく唯一である
en la historio de sciencoj.科学の歴史の中で
彼がその「驚くべき」年の間に達成したものは、おそらく科学史の中で唯一のものです。
6月29日
スポンサーサイト