fc2ブログ

109 脊髄麻痺の治療(1)

109 脊髄麻痺の治療(1)
109 脊髄麻痺の治療(1)
7月3日にEsperanta Retradioで放送された記事「Spinlamaj ratoj relernas kuri」です。




1
Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn. La bestoj povis dank' al kombino de trejnado, elektraj impulsoj kaj medikamentoj denove movi siajn gambojn kaj eĉ kuri. Jam post du jaroj la esploristoj volas testi la procedon ĉe la homo.
Medicinistoj jam de ĉiam revas redoni la kurkapablon al lamuloj. La resanigo de spinlameco ĝis nun tamen estas neebla - almenaŭ ĉe la homo. Por ratoj tio nun ne plu validas. Esploristoj sukcesis liberigi la rodulojn de lameco. La bestoj regajnis la konscian regadon de siaj movoj - kaj povis helpe de tenilo eĉ supreniri ŝtuparojn kaj ĉirkaŭiri obstaklojn.

2
La nervorekapabliga procedo de svisaj esploristoj el Lausanne baziĝas interalie sur trejnado de kurado kaj stimulado de tiel nomataj dormantaj nervoĉeloj en la mjelo. Se la mjelo estas grave lezita aŭ komplete distranĉita, la nervoĉeloj malsupre de la tranĉo ne plu ricevas informojn el la cerbo.

3
Por la studaĵo la esploristoj distranĉis ĉe 10 ratoj la ĉefajn nervokondukojn de la mjelo lasante nur malgrandan reston de nerva teksaĵo. Tiu formo kaj grado de lezo korespondas laŭ ili tre bone al tiu de multaj spinlamaj homoj. La esploristoj revekis la dormantajn ĉelojn. Tio sukcesis helpe de elektra stimulado kaj de miksaĵo de ĥemiaĵoj kiuj stimulas la nervoĉelojn - simile al la mesaĝaj substancoj de la cerbo.

4
Jam antaŭ tri jaroj la svisaj esploristoj montris ke dank' al tiu stimulado spinlamaj ratoj povas paŝi antaŭen sur rulbendo. Tamen la bestoj ne kapablis konscie regi siajn movojn ĉar la nervokunligoj inter la malantaŭaj gamboj kaj la cerbo restis interrompitaj. Anstataŭe la rulbendo donis la impulsojn por la movoj.

5
Sed nun la esploristoj konstruis robote stiratan tenilon kiu tenas la ratojn sur la malantaŭaj gamboj kaj nur tiam subtenas ilin se ili perdas la ekvilibron. La bestoj tiel ricevas la senton posedi sanan spinon. Post la ĥemie-elektra stimulado de la nervoĉeloj ili igis la bestojn plenumi kurtrejnadon per subteno de jungilaro. Samtempe ili logis la ratojn per peceto da ĉokolado.

6
Post du ĝis tri semajnoj la ratoj faris siajn unuajn memstarajn paŝojn kaj baldaŭ atingis vojlongon de 21 metroj dum tri minutoj. La impeto tamen venis de la vola forto de la bestoj.

7
Bazo por la sukceso estas ke per la speciala trejnado kiu baziĝis sur la propra volo en la mjelo rekreskis novaj nervokunligoj . Ili kreskis ĉirkaŭ la lezitaj areoj kaj tiel rekonstruis novajn kunligojn inter la cerbo kaj la malantaŭaj gamboj. Tiel la bestoj regajnis la konscian regadon pri siaj gambomovoj.

8
La esploristoj el Lausanne vidas la eblecon ke tiu trejnada metodo povos ankaŭ rekapabligi homojn post lezoj de la mjelo movi la gambojn. Unuaj esploraj studoj kun pacientoj laŭ ili povus komenci post du jaroj. Tamen ne eblas nun preni la ekzemplon de la ratoj ke la metodo vere funkcios ĉe la homoj ĉar la nervofibroj ĉe la homoj prenas alian vojon ol ĉe ratoj. Tamen oni prave povas esperi ke eblos plibonigi la situacion de spinlamuloj.




1
Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn. La bestoj povis dank' al kombino de trejnado, elektraj impulsoj kaj medikamentoj denove movi siajn gambojn kaj eĉ kuri. Jam post du jaroj la esploristoj volas testi la procedon ĉe la homo. Medicinistoj jam de ĉiam revas redoni la kurkapablon al lamuloj. La resanigo de spinlameco ĝis nun tamen estas neebla - almenaŭ ĉe la homo. Por ratoj tio nun ne plu validas. Esploristoj sukcesis liberigi la rodulojn de lameco. La bestoj regajnis la konscian regadon de siaj movoj - kaj povis helpe de tenilo eĉ supreniri ŝtuparojn kaj ĉirkaŭiri obstaklojn.


Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn.
Esploristoj helpis研究者たちは助けた
al ratoj reuzi siajn gambojn.ラット(pl)が自分たちの下肢(pl)を再び使うこと
研究者は、ラットが自分の麻痺した下肢を再び使えるようにしました。

La bestoj povis dank' al kombino de trejnado, elektraj impulsoj kaj medikamentoj denove movi siajn gambojn kaj eĉ kuri.
La bestoj povisその動物たちは~できた
dank' al kombino de trejnado訓練と~の組み合わせのおかげで,
elektraj impulsoj kaj medikamentoj 電気的インパルス(pl)と薬物(pl)
denove movi siajn gambojn 再び自分の下肢を動かすこと
kaj eĉ kuriそして走ることさえ.
麻痺ラットは訓練と電気刺激、薬物の併用で、再び下肢を動かすこと、そして走ることさえできました。

Jam post du jaroj la esploristoj volas testi la procedon ĉe la homo.
Jam post du jarojすでに2年後
la esploristoj volas その研究者たちは望んでいる
testi la procedonその手続きをテストすること
ĉe la homo人で、臨床的に.
それから2年、研究者はもう患者での臨床テストを望んでいます。

Medicinistoj jam de ĉiam revas redoni la kurkapablon al lamuloj.
Medicinistoj jam de ĉiam医者たちは既に常に
revas redoni la kurkapablon走る能力を再び与えることを夢見ている・熱望している
al lamuloj麻痺患者に 
-ul者
医者は、麻痺患者をもう一度走らせることをいつも夢見ています。

La resanigo de spinlameco ĝis nun tamen estas neebla - almenaŭ ĉe la homo.
La resanigo de spinlameco脊髄麻痺からの回復
ĝis nun tamenしかし今まで
estas neebla – 不可能である
almenaŭ ĉe la homo少なくとも人間では.
しかし、脊髄麻痺患者の回復は、少なくとも人間では今までのところ不可能です。

Por ratoj tio nun ne plu validas.
Por ratoj ラットにとっては
tio nun ne plu validas. それは今や当てはまらない
これはラットでは今や当てはまりません。

Esploristoj sukcesis liberigi la rodulojn de lameco.
Esploristoj sukcesis研究者らは成功した
liberigi la rodulojn実験動物を解放すること
  rodiむしばむ、-ul者
de lameco麻痺から.
研究者は麻痺動物の回復にを成功したのです。

La bestoj regajnis la konscian regadon de siaj movoj - kaj povis helpe de tenilo eĉ supreniri ŝtuparojn kaj ĉirkaŭiri obstaklojn.
La bestoj regajnisラットは再び手に入れた
la konscian regadon意識的な制御を
  konscio意識、 regado支配・コントロール
de siaj movoj –自分の運動(pl)の
kaj povis helpe de tenilo そして取っ手の助けで
  teni支える、-il道具、tenilo取っ手
eĉ supreniri ŝtuparojn 階段を上がることさえ
kaj ĉirkaŭiri obstaklojnそして障害物(pl)を迂回すること.
麻痺ラットは自分の意志で運動の制御が再びできるようになり、取っ手の助けで階段を上がり、障害物を迂回することができました。
7月5日
スポンサーサイト



トラックバック


この記事にトラックバックする(FC2ブログユーザー)

まとめtyaiました【109 脊髄麻痺の治療(1)】

109 脊髄麻痺の治療(1)7月3日にEsperanta Retradioで放送された記事「Spinlamaj ratoj relernas kuri」です。1Esploristoj helpis al ratoj reuzi siajn gambojn. La bestoj povis dank

コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR