118 初等学校における外国語(1)

118 初等学校における外国語(1)
Esperanta Retradioで5月27日に放送された記事「Fremdlingvo en bazlernejo」です。
1
En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas. Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi muzikinstrumenton. Kvankam por tio ja ankaŭ necesas teoriaj scioj ekz. pri la funkciado de la instrumento, la lernado tamen konsistas ĉefe el ekzercado.
2
Tiu ekzercado devas okazi sufiĉe ofte kaj ĝi devas okazi longdaŭre. Kaj en muziklernejo sufiĉe baldaŭ okazas la unuaj koncertetoj de la lernantoj, ili prezentas tion kion ili lernis al siaj gepatroj en komuna koncerto. Se ili povas sukcese prezenti ion, tio instigas ilin al daŭrigado de la lernado. Kaj tio ja necesas, ĉar la lerteco ludi muzikinstrumenton sufiĉe rapide malaperas se la lernanto ne regule ekzercas. Multaj gejunuloj pro tio ludas en junulara orkestro kaj tio estas ankaŭ tre bona por ilia socia evoluo.
3
Rilate al lingvolernado tio bedaŭrinde plej ofte ne okazas. La gejunuloj lernas kaj lernas, sed ili dum longa tempo ne povas apliki tion kion ili lernis. Kaj la ekzercado apenaŭ okazas. En la klasĉambro apenaŭ estas okazo por paroli la fremdan lingvon kaj tiel ekzerci ĝin. Kaj hejme la afero aspektas simile. Estas kompreneble diferencoj laŭ la lingva situacio. Se la lernanto povas apliki la lingvon en la ĉiutaga vivo, ĉar estas multaj homoj en la medio kiuj parolas la fremdan lingvon, tiam la lernanto ja havas la eblecon praktiki kaj ekzerci la lingvon. Tio okazas ekzemple en landoj kun malgrandaj lingvoj.
4
Sed en landoj kun granda lingvo, ekz. Germanio kaj Aŭstrio, la propra lingvo estas tiel forta ke oni apenaŭ bezonas fremdan lingvon en la ĉiutago. Sekve precipe la lernantoj en kamparaj regionoj lernas ion en lernejo kion ili ne bezonas resp. eble bezonos nur kiam ili estos plenkreskuloj. Pro tio la komenca entuziasmo pri la lernado de nova lingvo plej ofte sufiĉe rapide lamiĝas kaj la tuta instruado apenaŭ alportas progreson. Tial ofte post 8 jaroj de lernado de ekz. la angla lingvo en gimnazio multaj lernantoj apenaŭ scipovas paroli la lingvon.
5
Por plibonigi tiun situacion oni havis la ideon komenci la instruadon de la unua fremda lingvo jam en la bazlernejo, ĉar dum tiu koncerna aĝo la infanoj pli facile lernas novan lingvon. Tio ja estas vero, sed tio nur validas se la situacio estas tia kiel mi priskribis ĝin por muzikinstrumento. Jam antaŭ 20 jaroj oni enkondukis instruadon de la angla lingvo en la bazlernejo en Aŭstrio. Sed tio nur laŭnome estas instruado. La afero plej ofte limiĝas al kantado de anglalingvaj kantoj. Laŭplane la instruado okazu dum nur 1(!) instruhoro semajne kaj eĉ tio ofte ne okazas. La instruistinoj plej ofte ne estas kapablaj instrui fremdan lingvon kaj nur malbone parolas ĝin.
6
Tion nun finfine oni rimarkis. Sed la ŝtataj instancoj ne scias kion fari. Oni ne povas aŭ ne volas investi pli da mono, ĉar la kostoj ja eksplodus, se oni volus kovri la tutan landon. Tio estas situacio kiu "krias" pri Esperanto. La propedeŭtika instruado de Esperanto en la tria kaj kvara klasoj de bazlernejo havus sencon, ĉar la infano lernus ion pri la funkciado de lingvo kaj tio povus servi kiel fundamento por la lernado de aliaj lingvoj. La kostoj por Esperanto estus konsiderinde malpli altaj, ĉar la instruistinoj povus akiri la necesajn konojn de la lingvo dum sufiĉe mallonga tempo.
7
Niaj Esperanto-institutoj en la diversaj landoj nun havas bonan ŝancon por la prezentado de konceptoj pri la enkonduko de Esperanto kiel propedeŭtika fako en bazlernejoj. La tempo maturiĝis.
1
En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas. Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi muzikinstrumenton. Kvankam por tio ja ankaŭ necesas teoriaj scioj ekz. pri la funkciado de la instrumento, la lernado tamen konsistas ĉefe el ekzercado.
En lernejo la instruado de fremda lingvo ne estas fako en kiu la lernantoj unuavice akiras iun scion, sed la lernanto akiru lertecon en alia lingvo ol la lingvo en kiu la instruado ĝenerale okazas.
En lernejo学校で
la instruado de fremda lingvo外国語の教育
ne estas fako 専門領域
en kiu=in which
la lernantoj unuavice akiras iun scion生徒たちが第1に何らかの知識を獲得する
sed しかし、そうではなくて
la lernanto akiru lerteconその生徒が巧妙さを獲得する
lerta器用な・上手な・巧みな,-ec性質、
en alia lingvo他の言語における
ol la lingvoその言語より
en kiu=in which
la instruado ĝenerale okazas一般的な教育がおこなわれる.
初等学校における外国語教育は、何らかの知識を獲得するための専門教科ではなく、他の諸教科を教えるときに使われている日常の言語より、他の言語の中に巧みさを身につけさせることだと思います。
Mi pensas ke la lernado de fremda lingvo estas plej bone komparebla kun la lernado ludi muzikinstrumenton.
Mi pensas ke 私は~と思う
la lernado de fremda lingvo estas外国語の学習は~である
plej bone komparebla kun la lernado教えることと最も良く比較できる
ludi muzikinstrumenton. 楽器を演奏する
外国語の学習は楽器の演奏を教えるのとよく似ています。
Kvankam por tio ja ankaŭ necesas teoriaj scioj ekz. pri la funkciado de la instrumento, la lernado tamen konsistas ĉefe el ekzercado.
Kvankamけれども、~であるのに
por tioそのためには
jaまったく、まさに
ankaŭ necesas teoriaj scioj 理論的な諸知識も必要だ
ekz. =ekzempleたとえば
pri la funkciado de la instrumento楽器の演奏に関して,
la lernado tamenしかし学習は
konsistas ĉefe el ekzercado主に練習から成る
楽器の演奏には、たとえば理論的な知識も必要ですが、主なことは練習です。
7月14日
スポンサーサイト