fc2ブログ

122 心身訓練とインフルエンザ(1)

122 心身訓練とインフルエンザ(1)
122 心身訓練とインフルエンザ(1)
7月14日にEsperanta Retradioで放送された記事<Meditado, korpekzercoj kaj gripo>です。 




1
Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj “scienca” kaj “natura” medicinoj. Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili. Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn. Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco.

2
La juli-aŭgusta numero de la bonega usona medicinrevuo “Annals of Family Medicine” publikigis interesan kaj utilan esploron pri la preventa influo de meditado kaj korpekzercoj al kvanto, daŭro kaj severeco de kazoj de gripo kaj malvarmumo ĉe homoj pli ol 50-jaraĝaj. Kiel oni scias, akutaj virusaj spirorganaj malsanoj estas plej oftaj sanproblemoj en la tuta mondo, kaj la plej oftaj kaŭzoj de foresto el la laboro. Kaj ĉe maljunaj homoj ili povas kaŭzi gravajn pulmajn komplikaĵojn. Vakcinoj plibonigis la situacion, sed atingas nur certan procenton da bonaj rezultoj; krome, vakcinoj protektas nur kontraŭ gripo, sed ne kontraŭ malvarmumo.

3
Oni statistike observis tri grupojn da pacientoj: la unua grupo praktikadis meditadon dum ok semajnoj; la dua grupo dum tiu sama tempo praktikadis moderajn korpekzercojn; la tria grupo nenion similan faris. Dum iom da tempo oni kontrolis la pacientojn koncerne kazojn de gripo kaj malvarmumo, kaj la rezultoj estis frapaj: okazis pli multe da kazoj en la lasta grupo je proporcio de proksimume kvindek procentoj. Similajn ciferojn oni trovis rilate foreston el laboro kaj intensecon kaj daŭradon de simptomoj. Kaj la meditado-grupo eĉ iom superis la korpekzercan grupon koncerne pli bonan protekton. Kompreneble, tiun eltrovon oni devos konfirmi per pliaj studoj, kiel kutime en sciencista medio, sed la vereco de tiu esploro ŝajnas tre probabla. Ĝi indikas, ke mensa stato rekte influas korpan sanon, kiel jam de longe instruas antikva saĝo. En ĉi tiu kampo, ankaŭ elekto de sanigaj nutraĵoj certe decide influas.

4
Nun, la problemo estas konvinki la homojn regule praktikadi meditadon, korpekzercojn kaj sanan nutriĝon...



1
Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj “scienca” kaj “natura” medicinoj. Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili. Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn. Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco.


Kurioza fakto estas la divido inter la tiel nomataj “scienca” kaj “natura” medicinoj.
Kurioza fakto estas la divido奇妙な事実は分割である
inter la tiel nomataj “scienca” kaj “natura” medicinoj
いわゆる「科学的」医学と「自然」医学との間の
まことに奇妙なことですが、いわゆる「科学的な」医学と「自然な」医学との間には断裂があります。

Ŝajnas evidente, ke ili devus esti interkompletigaj kaj amikaj, sed dum multaj jaroj okazis rivalema, eĉ kverelema rilato inter ili.
Ŝajnas evidente, ke ~は明白にみえる
ili devus estiそれらは~であるべきだ
  -us仮定
interkompletigaj kaj amikaj相互補完的な、そして友好的な
sed しかし
dum multaj jaroj多年のあいだ
okazis rivalema対抗的であった
  -em性癖・傾向
eĉ kverelema rilato口論的な関係さえ
  kvereli口論する・言い争う
inter iliそれらの間に.
両者が相互補完的であり友好的であるべきことは論を待たないように見えますが、実際には長年にわたってライバル関係にあり、口論が絶えませんでした。

Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn kaj la naturistoj kritikis la agresemajn sciencajn sanigistojn.
Sciencistoj ignoris la naturajn kuracmetodojn科学者たちは自然療法を無視した
kaj la naturistoj kritikisそして自然派は批判した
la agresemajn sciencajn sanigistojn好戦的な科学的健康増進派を.
科学者は自然療法を無視し、自然派は攻撃的な科学的健康増進派を批判しました。

Lastatempe, tiu malbona tendenco mildiĝas, tiel ke medicinaj esploroj pli kaj pli atentas la naturajn rimedojn por resanigo, sen perdo de scienca rigoreco.
Lastatempe最近
tiu malbona tendenco mildiĝasこの悪い傾向は穏やかになる,
tiel ke その結果
medicinaj esploroj医学研究者らは
pli kaj pli ますます多く
atentas la naturajn rimedojn自然の手段に注目する
por resanigo健康を取り戻すために,
sen perdo de scienca rigoreco科学的な厳密さを失わずに
最近この悪しき傾向は減弱し、その結果、医学研究者らは健康回復のために、科学的な厳密さを失うことなくますます自然の方策に注目するようになっています。.
7月18日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR