124 睡眠と学習(1)

124 睡眠と学習(1)
7月19日に放送されたEsperanta Retradioの記事<Melodioj encerbiĝas dum dormado>
(睡眠中にメロディーを覚え込ます)です。
1
Lerni fremdan lingvon tutsimple dum dormado per sonigado de vortoj? Tiel simple ne estas. Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn - tion montras muzika eksperimento.
2
Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado. Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj. Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano. Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj.
3
La eksperimento montris ke ekstera stimulo dum dormado povas plibonigi kompleksajn kapablojn. La dumdorma stimulo laŭ la esploristoj plifortigas la rememoron al antaŭe lernitaj enhavoj.
4
Ke fremdlingvoj aŭ aliaj lertecoj estas tutsimple lerneblaj dum dormado, tio tamen restas mito kaj ne estas tio kion la esploristoj nun konstatis. La decida diferenco estas ke ĉi tie pliboniĝas la memoro pri io kion oni jam estas lerninta. Se iu aŭdas la lernitaĵon denove dum dormado, la antaŭnelonge encerbigitaj informoj reaktiviĝas.
5
En la eksperimento 16 partoprenantoj unue lernis ludi du malsamajn, 12 notojn longajn melodiojn sur klavaro de piano. Sur komputila ekrano koloraj cirkloj indikis al ili kiuj tonoj estis postulataj en la unuopaj kazoj. Post la ekzercado ĉiuj testantoj kuŝiĝis por 90-minuta dormado. Dum la dormado ili portis ĉapon kun elektrodoj per kiuj la esploristoj registris iliajn cerbajn kurentojn. Per tio ili povis konstati kiam la testantoj glitis en la fazon de profunda dormado.
6
Dum la profunda dormado la esploristoj sonigis al parto de la testantoj unu el ambaŭ muzikpecoj mallaŭte per kapaŭskultilo - sen ke la testantoj rimarkis tion aŭ sciis tion. Al la alia parto de la testantoj oni sonigis la alian sinsekvon de sonoj. La sekvan tagon ĉiuj partoprenantoj devis denove ludi ambaŭ muzikpecojn. Ili signife pli facile kapablis ludi tiun melodion kiun ili estis aŭdintaj dum dormado ol la alian melodion. Ili faris malpli da eraroj kaj pli precize sekvis la donitan ritmon.
7
Laŭ la esploristoj jam delonge aperas indikoj ke la cerbo prilaboras dum dormado informojn kiuj encerbiĝis dumtage kaj ke ĝi transprenas ilin en la memoron. Mallonga dormofazo jam povas kontribui al plibonigo de denove lernita kapablo.
8
La eksperimentoj de la teamo de la Nordokcidenta Universitato liveris nun la pruvon ke tiu plifortigo dum dormado validas ankaŭ por kompleksaj kapabloj kiel la ludado de muziko. Eble iutage tiu scio estos aplikebla por celite plifortigi diversajn kapablojn kaj memorojn dum dormado. La esploristoj opinias ke se oni dumtage lernas paroli fremdan lingvon kaj sekve dumnokte tiuj memoroj reaktviĝas dum dormado, la lernado certe povas pliboniĝi.
1
Lerni fremdan lingvon tutsimple dum dormado per sonigado de vortoj? Tiel simple ne estas. Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn - tion montras muzika eksperimento.
Lerni fremdan lingvon外国語を学ぶこと
tutsimpleまったく単純に
dum dormado睡眠中に
per sonigado de vortoj単語の音を立てさえることによって
まったく単純に、眠っている間に単語の発音を聞かせることによって、外国語を学習する?
Tiel simple ne estas.
Tielそのように
simple ne estas単純ではない.
事は、それほど簡単ではありません。
Sed dormeto povas helpi pli sukcese revoki antaŭe ekzercitajn enhavojn
sed しかし
dormeto povas helpi微睡は~を助けることができる
pli sukcese revokiより成功裡に呼び戻す
antaŭe ekzercitajn enhavojn前に練習された内容を
でも微睡(まどろみ)は、それ以前に学習したことを、より多く思い出すのを助けることができます。
tion montras muzika eksperimento.
tionそれを
montras muzika eksperimento音楽の実験は示している .
音楽の実験がそれを示しています。
2
Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado. Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj. Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano. Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj.
Muzikaj pecoj estas pli facile lerneblaj se oni aŭdas ilin ankaŭ dum dormado.
Muzikaj pecoj estas音楽の曲(pl)は~である
pli facile lerneblaj より容易に学習できる
-eblできる・可能な
se oni aŭdas ilin もし人がそれらを聞くならば
ankaŭ dum dormado睡眠中にも
音楽の曲は、眠っている間にも聞いていると、いっそうはやく覚えられます。
Tion montras eksperimento de usonaj esploristoj.
Tion montras eksperimentoそれを実験が示している
de usonaj esploristoj. 米国の研究者たちの
米国の研究者らの実験がそれを示しています。
Ili sonigis al siaj testantoj dum profunda dormado unu el du melodioj kiujn la testantoj estis ekzercintaj antaŭe sur klavaro de piano.
Ili sonigis 彼らは鳴らした・音を立てた
al siaj testantoj 彼らのテストを受ける人たち(被験者)に
dum profunda dormado 深い睡眠中に
unu el du melodioj 2つのメロデイーのうちの1つを
kiujn =which、それらを
la testantoj estis ekzercintajその被験者たちが練習していた
antaŭe (眠る)前に
sur klavaro de piano ピアノの鍵盤の上で.
彼らは、被験者たちが眠る前にピアノで練習していた2つのメロディーのうちの1つを、熟睡中に鳴らしました。
Post la dormofazo la partoprenantoj kapablis ludi la melodion, kiun ili estis aŭdintaj dum dormado, pli bone kaj kun malpli da eraroj ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonoj.
Post la dormofazo睡眠相の後で
la partoprenantoj参加者(被験者)たちは
kapablis ludi la melodionそのメロディーを演奏できた,
kiun =which、それを
ili estis aŭdintaj 彼らが聞いた
-int ~した
dum dormado睡眠中に
pli bone kaj ヨリ良く、そして
kun malpli da eraroj ヨリ少ないミスと共に
ol la ne tiamaniere ripetitan sinsekvon de sonojそのように繰り返された連続音のない場合より
目を覚ました後に被験者たちは、睡眠中に曲を聞かなかった者より上手に、そして少ないミスで、睡眠中に聞いたメロディーを弾くことができました。
7月20日
スポンサーサイト