fc2ブログ

138 女性の下着(1)

138  女性の下着(1)
138 女性の下着(1)
7月30日にEsperanta Retradioで放送された記事<Historiaj virinaj subvestoj>です。




1
Ĉiam tiklas virojn, ne gravas je kiu aĝo, pensi pri virinaj subvestoj. Mondfame konata jam pli ol 100 jarojn estas la "lingerie" el Parizo. Sed ĉifoje la brua ĉirilata novaĵo ne venas el Francujo sed ĝuste el Aŭstrujo kaj tute ne temas pri nuntempaj sed male pri 600-jaraĝaj subvestoj.

2
Arkeologoj malkovris en aŭstra kastelo mamzonojn kaj kalsoneton de la Mezepoko. Ĝis nun oni pensis, ke mamzonojn virinoj ekuzis nur en la 20-a jarcento, kiam ili sin liberigis de la korseto.

3
Tiu revolucia malkovro povus ŝanĝi la historion de la malsupra virina vestaĵo. Proparolanto de la universitato de Innsbruck en Aŭstrujo raportis, ke arkeologoj trovis kvar mamzonojn inter pli ol 2700 mezepokaj tolaĵoj, el lino aŭ el lino miksita kun kotono. Ili estis enterigitaj en antikva aŭstra kastelo sub amaso da tero, pecoj el ligno, pajlo kaj feloj.

4
La kvar mamzonoj el lino ŝajnas nuntempaj kun tasformaj mamsubtenoj je malsimilaj grandoj, ŝelketoj kaj malantaŭa rimeno, kiuj rekte kuniĝas kun la mamsubtenoj. Temas pri vesto, kies celo verŝajne ne estis nur funkcia. Laŭ la universitata anonco, tiaj mamzonoj estis ornamitaj per brodaĵoj, verŝajne por allogi eventualajn amindumantojn.

5
Spertuloj pri modo difinis la malkovron surpriza, ĉar antaŭe oni havis neniun indikon pri la fakto, ke virinoj uzis mamzonojn jam antaŭ la komenco de la 20-a jarcento. Tial la ĝenerala opinio estis, ke mamzonoj aperis nur tiam, ĝuste je la komenco de la 20-a jarcento, kiam virinoj sin liberigis el korsetoj.

6
Sed nun ŝajnas, ke unue aperis la mamzono kaj poste venis la korseto. La kuratoro de la londona muzeo pri modo, Hilary Davidson, firme asertas, ke unu el la mamzonoj, kiuj troviĝis en la kastelo, "aspektas ekzakte kiel moderna mamzono," aldonante, ke "tiuj ĉi vere estas mirindaj malkovroj."

7
Beatrice Notz, kiu gvidis la skipon de arkeologoj, rakontis, ke fakte oni malkovris la linajn vestojn jam en la jaro 2008, sed oni ne diskonigis la malkovron ĝis nun. Laŭ ŝiaj klarigoj necesis atente kontroli la vestaĵojn kaj dati ilin per la metodo de karbono 14 por certigi ilian aŭtentikecon kaj tio postulis sufiĉe longan tempon.

8
Notz aldone diris: "Ni malfacile povis kredi tion, kion ni vidis. Laŭ ĝisnunaj plej bonaj scioj, en la 15-a jarcento tute ne estis korsetoj similaj al mamzonoj. La tiuepokaj pentraĵoj de virinoj tute ne elmontras tion, kion ili uzis sub la vestoj. Do oni povas konsideri tiun ĉi malkovron kiel mankintan ĉeneron en la historio de la virinaj subvestoj".

9
Se vi deziras scii, kio estas datado de trovaĵoj per metodo de karbono 14, vi povas spekti la suban mallongan filmeton, kiun mi adaptis kaj esperantigis:



1
Ĉiam tiklas virojn, ne gravas je kiu aĝo, pensi pri virinaj subvestoj. Mondfame konata jam pli ol 100 jarojn estas la "lingerie" el Parizo. Sed ĉifoje la brua ĉirilata novaĵo ne venas el Francujo sed ĝuste el Aŭstrujo kaj tute ne temas pri nuntempaj sed male pri 600-jaraĝaj subvestoj.

Ĉiam tiklas virojn, ne gravas je kiu aĝo, pensi pri virinaj subvestoj.
Ĉiam tiklas virojn常に男性たちをむずむずさせる
  tikliくすぐる・微妙に刺激する
ne gravas重要でない
je kiu aĝoどの年齢でも,
pensi pri virinaj subvestoj女性の下着に関して考える.
女の下着について考えることは、どの年齢でも重要なことではありませんが、常に男どもを微妙に刺激します。

Mondfame konata jam pli ol 100 jarojn estas la "lingerie" el Parizo.
Mondfame konata世界に名高く有名な・周知の
jam pli ol 100 jarojn すでに100年以上
estas la "lingerie" el Parizoパリからの<婦人用下着類>である.
すでに100年以上前から世界的に有名なのはパリの「ランジュリー」(婦人用下着類)です。

Sed ĉifoje la brua ĉirilata novaĵo ne venas el Francujo sed ĝuste el Aŭstrujo kaj tute ne temas pri nuntempaj sed male pri 600-jaraĝaj subvestoj.
Sed ĉifoje しかし今回
la brua ĉirilata novaĵo騒ぎを惹き起すようなこれに関したニュース
  brui騒ぐ
ne venas el Francujoフランスから来るのでなく
sed ĝuste しかしちょうど・まさしく
el Aŭstrujo オーストリアから
kaj tuteそしてまったく
ne temas ~が主題でない・~を主題としていない
pri ~に関しての
nuntempaj 現在の
sed male しかし反対に
pri 600-jaraĝaj subvestoj 600歳の下着に関しての.
しかし今回の人騒がせな下着ニュースはフランスからでなくオーストリア発信、それも現在のでなく「600歳の」下着がテーマです。
8月2日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR