スポンサーサイト

上記の広告は1ヶ月以上更新のないブログに表示されています。
新しい記事を書く事で広告が消せます。

142 自然と人(1)

142 自然と人(1)
142 自然と人(1)
8月5日にEsperanta Retradioで放送された記事<Agrablaj sentoj per la naturo>です。




1
En Eŭropo de la 17-a jarcento la arbaro estis konsiderata kiel loko de danĝero. Ĝi nutris tremigajn rakontaĵojn, kaj se eble, la homoj evitis ĝin. Ili estis konvinkitaj ke en ĝia netrapenetrebla malhelo embuskas la malbono. Koncize dirite, la naturo estis malamika.

2
Intertempe la sintenoj ŝanĝiĝis. Ni scias: Verdaj pejzaĝoj bonfartigas nin. Ili ekzemple reduktas streson. Estas medicine pruvite ke en natura ĉirkaŭaĵo malaltiĝas sangopremo kaj pulso. Krome ili forprenas lacecon kaj vigligas la menson - ne vane multe poetoj kaj filozofoj serĉis lokojn en la libera naturo por ricevi inspirojn. La usona kondutesploristo Roger Ulrich eĉ eltrovis ke pacientoj en malsanulejoj kiuj tra la fenestro vidas la naturan verdon, resaniĝas pli rapide ol tiaj pacientoj kiuj devas rigardi al muro. Jes, jam por malaltigi la streson de medicina interveno pozitive efikas rigardadi pentraĵojn kun prinaturaj motivoj.

3
La agrablan efikon de tiaj motivoj ankaŭ uzas la reklamo. Naturo peras la senton de hejmeco kaj vekas samtempe aventuremon. Kiel tio? - Kie niaj antaŭuloj jam en pratempoj sentis sekurecon, ankaŭ ni ankoraŭ bonfartas. Ekzemple proksime al akvo, ĉar akvo certigis la vivobazon. Aliflanke en la vasteco de pejzaĝo troviĝas la ravo de la nekonato kaj vekas la malkovremon. Tiun kuraĝon la homo siatempe bezonis apud la sekureco por esplori novajn spacojn por ĉasado kaj kolektado.

4
Tamen ne ĉiuj naturaj pejzaĝoj havas pozitivan efikon je nia humoro. En eksperimento svisa psikologino sendis testantojn al promenadoj tra prizorgata kaj tra sovaĝa arbaroj. La rezulto: Post kiam la partoprenantoj estis forlasintaj la prizorgatan arbaron ili estis multe pli bonhumoraj ol post la trairado de la sovaĝa arbaro. Tie la multaj arbustoj kaj la senorde kuŝanta morta ligno donis al ili minacantan impreson. Ĉu do la homoj povas ĝui la naturon nur laŭ la devizo: "Jes, sed ĝi estu bone ordigita"? Tio povus ekspliki la ŝanĝiĝon de la bildo pri la naturo kiel malamika antaŭ 400 jaroj al amika en la nuntempo. Dum la pasintaj jarcentoj la homaj socioj kultivis siajn pejzaĝojn pli kaj pli, precipe en la moderklimataj zonoj.

5
Gravas la efiko je la sano. La naturo ne nur alportas korpan efikon sed ankaŭ mensan. Esploroj montris ke enloĝantoj de verda ĉirkaŭurba zono pli facile povas venki personajn problemojn, estas malpli agresemaj kaj - sendepende de ilia socia statuso - malpli ofte fariĝas krimemaj.

6
Ĉio do indikas ke ni fartas pli bone en natura medio, se tiu medio nur ne estas dezerto, ĝangalo aŭ senfinaj glaciamasoj, ol en la alta civilizo kiun ni mem estas kreintaj. Kaj tio ne montras ke la naturo en si mem posedus magiajn sanigajn fortojn. Nia menso elĉerpiĝas pro la multaj nervostreĉaj signaloj kiujn ni ricevas en nia teknikizita mondo. Sub evolucia vidpunkto niaj sensoj kaj kapabloj estas tajloritaj por natura medio. Se la reveno al la naturo mezureble donas bonfarton al ni, tio nur povas signifi, ke nia civilizo iom post iom forprenis la ekvilibron.

7
La senstreĉiĝo kiu alvenas sur arbara herbejo aŭ ĉe sovaĝa montara rivereto laŭ tio estas instinkta reago de nia menso. Ĝi tieldire revenas al siaj radikoj. Pruvo por tio povus esti ke jam etaj infanoj intense mense okupiĝas pri la naturo. En iliaj desegnaĵoj ekzemple aperas pli da naturaj elementoj ol en ilia ĉirkaŭaĵo, kaj pli forte ol en pli postaj vivojaroj dum la infanaĝo la naturo estas objekto de ilia scivolemo. Necesas tamen pluaj esploroj pri tio.




1
En Eŭropo de la 17-a jarcento la arbaro estis konsiderata kiel loko de danĝero. Ĝi nutris tremigajn rakontaĵojn, kaj se eble, la homoj evitis ĝin. Ili estis konvinkitaj ke en ĝia netrapenetrebla malhelo embuskas la malbono. Koncize dirite, la naturo estis malamika.

En Eŭropo de la 17-a jarcento la arbaro estis konsiderata kiel loko de danĝero.
En Eŭropo de la 17-a jarcento  17世紀のヨーロッパでは
la arbaro estis konsiderata 森林は考えられていた
kiel =as
loko de danĝero危険の場所.
17世紀のヨーロッパでは、森林は危険な場所と考えられていました。

Ĝi nutris tremigajn rakontaĵojn, kaj se eble, la homoj evitis ĝin.
Ĝi nutris tremigajn rakontaĵojnそれは身震いさせる物語を供給した
kaj se ebleそしてもし可能ならば,
la homoj evitis ĝin人々はそれを避けた.
それは怖い物語の供給源で、人はできればそれを避けてきました。

Ili estis konvinkitaj ke en ĝia netrapenetrebla malhelo embuskas la malbono.
Ili estis konvinkitaj ke彼らは~と確信された
en ĝia netrapenetrebla malheloその入り込めない闇のなかで
embuskas la malbono悪が待ち伏せしている.
民衆は森林の闇の中に悪が待ち伏せしていると信じていたのです。

Koncize dirite, la naturo estis malamika.
Koncize dirite簡潔に云って
  diri言う、-itされて
la naturo estis malamika自然は敵であった
要するに、自然は敵でした。
8月6日
スポンサーサイト

コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR
上記広告は1ヶ月以上更新のないブログに表示されています。新しい記事を書くことで広告を消せます。