fc2ブログ

153 ヘルマン・ヘッセ(1)

153 ヘルマン・ヘッセ(1)
153 ヘルマン・ヘッセ(1)
8月16日にEsperanta Retradioで放送された記事<Admirinda steplupo>です。





Dum la unua duono de la pasinta jarcento, eminenta verkisto markis la tutmondan kulturon per siaj eksterordinaraj libroj. Li naskiĝis en la jaro 1877, en Germanujo kaj mortis en 1962, en Svisujo. Ĉi-jare oni do jubilee rememoras la idearon de tiu kurioza, iom stranga artisto. Lia nomo: Hermann Hesse.


Liaj gepatroj estis piaj protestantoj, kaj enmetis la filon en seminarion, kun la intenco fari lin pastoro. La junulo ribelis, forkuris kaj translokiĝis al Svisujo, kies civitanecon li alproprigis. Tie li ekkonstruis por si profundan klerecon kaj personan vivofilozofion. Tuj li publikigis poemovolumon kaj la romanon “Peter Camenzind”, kiu temas pri la ribelo de junulo kontraŭ la tradicia eduksistemo. Sekve, li vojaĝis al Hindujo, interesiĝis pri la budhana religio kaj verkis la furoran novelon “Sidarta”, kiu aperis ankaŭ kiel filmo. Li ankaŭ influiĝis de la ideoj de la psikanalizisto Carl Gustav Jung, kaj pro tiu influo li verkis alian faman verkon: “Demian”. Ĉi tiu bela libro forte impresis plurajn generaciojn tra la tuta mondo. Li verkis ankaŭ multajn nelongajn rakontojn, ĉiam per eleganta, simpla kaj klara stilo.


Hesse vigle sin engaĝis en porpacan movadon. Pro tio, diktatorecaj registaroj malsimpatiis liajn librojn. Poste, tamen, liaj ideoj senbare disvastiĝis, kaj liaj libroj vendiĝis je milionoj da ekzempleroj. Lia serĉado de profunda spiritualismo kaj humanismo, lia amo al arto kaj lia spitemo pri burĝaj kaj konvenciaj inklinoj transformis lin en specon de “ikono” de la tiel nomata kontraŭkulturo – ia malpreciza kontestado al la sociaj establitaj valoroj. Li fariĝis moda aŭtoro, sed ne ĉiuj legantoj bone komprenis liajn profundajn intencojn.


En sia matura vivoperiodo li verkis siajn du majstroverkojn: “La steplupo” kaj “La ludo per vitraj perloj”. Per la unua li montris la kruelan, absurdan vivostilon en sensenca socio; per la dua, esperon, ke iam la homaro saviĝos el ĥaoso per kleriĝo, arto kaj solidareco.


Hermann Hesse ofte sin dediĉis al pentrado de akvareloj. En la jaro 1946, li ricevis premiojn Goethe kaj Nobel pri literaturo. La lastajn jarojn de sia vivo li pasigis tute izolita en kamparo.


En interreto eblas spekti nelongan filmeton pri tiu granda homo:





Dum la unua duono de la pasinta jarcento, eminenta verkisto markis la tutmondan kulturon per siaj eksterordinaraj libroj. Li naskiĝis en la jaro 1877, en Germanujo kaj mortis en 1962, en Svisujo. Ĉi-jare oni do jubilee rememoras la idearon de tiu kurioza, iom stranga artisto. Lia nomo: Hermann Hesse.

Dum la unua duono de la pasinta jarcento, eminenta verkisto markis la tutmondan kulturon per siaj eksterordinaraj libroj.
Dum la unua duono de la pasinta jarcento 前世紀の前半の間に
eminenta verkisto高名な作家が
markis la tutmondan kulturon全世界の文化を画した
per siaj eksterordinaraj libroj自分の並はずれた本どもによって.
前世紀の前半に、ある高名な作家が並はずれた著作によって、全世界の文化に一時期を画しました。

Li naskiĝis en la jaro 1877, en Germanujo kaj mortis en 1962, en Svisujo.
Li naskiĝis en la jaro 1877 彼は1877年に生まれた,
en Germanujo ドイツに
kaj mortis en 1962 
en Svisujo スイスで.
彼は1877年、ドイツにに生まれ、1962年にスイスで亡くなりました。

Ĉi-jare oni do jubilee rememoras la idearon de tiu kurioza, iom stranga artisto.
Ĉi-jare今年に
oni do jubilee rememoras人はだから59周年に~思い出す
la idearon de tiu kuriozaその奇抜な~の思想体系を,
iom stranga artisto幾らか奇妙な芸術家.
だから今年はその50周年で、人々はこの奇抜な、いくらか奇妙な芸術家の思想体系を思い出します。

Lia nomo: Hermann Hesse.
Lia nomo: 彼の名前は
Hermann Hesseヘルマン・ヘッセ
彼の名前はヘルマン・ヘッセです。
8月17日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR