275 市民としてのHodja

275 市民としてのHodja
Majorie Boulton
Hodja bezonis grandan kaserolon.
Hodjaには大きいしちゅう鍋が必要でした。
Li vizitis najbaron, kaj prunteprenis grandan, belan fortikan kupran kaserolon, por sia kuira tasko.
彼は隣人を訪れ自分で料理するために大きい、美しい、しっかりした銅のしちゅう鍋を借りました。
Sed la granda kurpa kaserolo tiel multe placxis al li, ke li deziris ne redoni gxin.
しかし大きい、しっかりしたしちゅう鍋がとても気に入りましたので、返したくなくなりました。
Baldaux venis tiu tago, je kiu li, laux antauxa promeso, devis redoni la kaserolon;
まもなく、約束の返却日になりました。
Sed li vizitis la najbaron, portante bonan sed tre malgrandan kaserolon, kies formo tute similis al tiu de la prunteprenita kaserolego.
しかし彼は、借りたしちゅう鍋と全く同じ形の、上等だが非常に小さいしちゅう鍋を持って、隣人を訪ねました。
‘Kaj kio estas tio?” demandis la najbaro.
「いったい、これは何?」と隣人は訊きました
“Via kaserolino, kiun vi affable pruntis al mi, jxus naskis cxi tiun kaserolidon.
「ご親切に貸して下さったおたくのしちゅう鍋が、この子鍋を産んだのです。
Hodiaux sxi estas ankoraux multe tro malforta post la akusxo, por eliri mian domon.
母鍋は、今日はまだお産のあとで、とても我が家から出られません。
Mi do petas vin, hodiaux akcepti la idon, kaj la kaserolpatrino revenos, tuj kiam sxi povos sendangxere eliri.”
だから今日のところは、生まれた子鍋をお受け取り下さい、お借りしていた母鍋が、安全に外出できるようになりましたらお返しいたします」
La najbaro iom miris, sed il volonte akceptis novan kaseroleton, kaj kiam la edzino lauxte protestis, ke Hodja montris sin nefidinda kaj ekspluatas lian paciencon, li iom akratone ordonis al sxi fermi la busxon.
隣人は少し驚きましたが、新しいしちゅう小鍋を受けとり、「Hodjaは信頼できないし、貴方の我慢づよさにつけこんでいる」、と妻が大声で文句を言ったときに、やや鋭い調子で「だまりなさい」と命じました。
Post kelkaj tagoj, Hodja, kiu dume faris per la kaserolego diversajn utilajn kuirlaborojn, reportis gxin, puran kaj sendifektan.
数日後、家でしちゅう鍋を使っていろんな料理をつくっていたHodjaは、それが完全無欠だと隣人に伝えました。
“Jen, mi rekondukis vian estimatan kaserolinon;
「さあ、お宅の立派なしちゅう鍋をお返しに来ましたよ;
Sxi nun fartas tute bone.”
「もうすっかり良くなりました」
La najbaro kaj lia edzino gxojis pro la bela profit.
隣人とその妻は、美しいもうけものに喜びました。
Post kelkaj semajnoj, Hodja denove bezonis grandan kaserolon;
数週後に、Hodjaはまた大きいしちゅう鍋が必要になりました。
Do li vizitis la saman najbaron, kiu varme bonvenigis lin, facile konsentis pruntedoni la kaserolegon kaj gxentile helpis Hodjan porti gxin hejmen.
そこで彼は前と同じ隣人を訪れました。隣人は彼をあたたかく迎え、大きいしちゅう鍋をよろこんで貸してくれ、親切にもHodjaの家まではこぶのを手伝ってくれました。
Pasis sep tagoj. Pasis dua semajno. Pasis tria semajno. Nenio pri ia kaserilido!
7日が過ぎました。2週目が過ぎました。3週目が過ぎました。子鍋が生まれたハナシは何もありませんでした。
Post monato, la najbaro vizitis la domon de Hodja kaj, kun multaj komplimentoj kaj gxentilaj pardonpetoj, demandis, kiam la kupra kaserolego revenos.
1カ月後に、隣人はHodjaの家を訪れました。そしてお愛想たらたら、「まことに申し訳ないが、あの大鍋をいつ返して頂けるでしょうか」と尋ねました。
La edzino vere bezonis gxin, por kuiri pilafon por pluraj gastoj.
細君が、客人たちを迎えてピラフを作るのに、じっさいにそれが必要だったのです。
“Ho ve, estiminda najbaro! Kara frato! Cxu neniu informis vin pri la malgaja evento?’
「やあ、お隣さん。親愛なるきょうだいよ! 悲しい出来事について貴方に誰もお知らせしませんでしたか?」
“Pri kio? Mi auxdis nenion pri via familio, kara Hodja.”
「何ごとですか? ご家族のこと何も聞きませんでしたよ、Hodjaさん」
“Ho ve! Via bela keserolego mortis antaux du semajnoj!”
「ああ、残念! お宅の美しい大鍋は2週間前に亡くなりました!」
“Kion vi diras? Kaserolo mortis? Fi, mensogisto! Trompisto! Friponacxo! Malislama hundo!”
「何をおっしゃる? 大鍋が死んだ? へっ、嘘つき! 詐欺師! くそペテン! 反イスラムの犬!」
Kaj la najbaro tiel kriis, insultis, piedfrapis kaj pugne minacis ekster la domo, ke scivolema homomaso rapide kolektigxis kaj policano demandis, kio okazis.
そして隣人は家の外で叫び、罵り、足を踏み鳴らし拳で脅しましたので、野次馬の一団がすぐに集まり、警官が駆けつけて何が起こったのかと訊きました。
Hodja klarigis, “Vere, via bela kupra kaserolo mortis dum sxi estis cxe mi.
Hodjaは説明しました「本当に、おたくの美しい大鍋は、私の家に居た間に亡くなりました。
Estis la volo de Alaho, kaj ni devas tion akcepti, same kiel vi akceptis la kaserolidon, kiun via kaserolino naskis.
アラーの思ぼし召しでした、貴方の大鍋が生んだ子鍋を貴方が受け入れたのと同じように、私たちはそれを受け入れなければなりません。
Estas laux la legxoj de la vivo, cxu ne?
生活の法則どおりです、そうでしょう?
Ke io ajn, kio povas naski, ankaux devas morti.
子供を生める者は誰でも、また死なねばなりません。
Do, penu kiel eble plej takte klarigi al la orfa kaserolido, ke la patrino forpasis.”
だから、できるだけ如才なく孤児になった子鍋に、母鍋が亡くなったことを説明するように努めましょう。
La amaso tuj konsentis, ke la klarigo estas bona, kaj la najbaro devis foriri, ja kun mieno tute tauxga por funebra tago.
群衆はただちにその説明が真っ当だと同意しました、そして隣人は、葬儀にふさわしい表情で立ち去らねばなりませんでした。
おわり
2月10日
スポンサーサイト