277 障害者・被介護者のプライバシー保護

277 障害者・被介護者のプライバシー保護
2月8日のEsperanta RetRadioで配信された記事<Flegenduloj meritas privatecon>です。
Handikapitaj homoj havas bezonojn, ankaŭ seksajn.
障碍者にも性的欲求はあります。
Por kontentigi tiajn bezonojn flegejo en Britio permesis al enloĝantoj de la flegejo akcepti la viziton de sekslaboristinoj.
それを満たすために、英国の施設ではセックス労働女性を招き入れることを許しています。
Nun ekestas problemoj: La aŭtoritatoj de East Sussex konsideras tiun formon de tuteca flegado kiel "neadekvata".
今それが問題になっています:東サセックスの行政当局がこれを「不適切」と考えているのです。
En la marborda kuracloko Eastbourne oni kuracas homojn kun neŭrologiaj malsanoj - ĉu lezoj de la dorso aŭ apopleksioj aŭ cerbaj lezoj aŭ multflanka sklerozo kaj Parkinsono.
Eastbourneの海辺の療養地では背骨の損傷、脳卒中、脳損傷、脊髄多発性硬化症、パーキンソン病などの障碍者が療育されています
La 55 enloĝantoj de la flegejo Chaseley estas amplekse tenataj ĉe bona humoro.
施設Chaseleyの55人の障碍者は、機嫌よく、明るい暮らしをしています。
En la idileca kampara konstruaĵo disponeblas kinejo, sansporta areo, senbarieraj komputilaj laborlokoj, sunteraso kaj biljarda tablo.
牧歌的な野原の施設には映画、運動場、バリアーフリーのコンピューター作業室、サンテラス、玉突き台などがあります。
Oni ofertas fizioterapion, lingvan kaj kondutan terapion.
物理療法、言語療法、行動療法もおこなわれています。
Kaj nun tie haveblas ankaŭ aldona netradicia servo kiu estas unika.
そして今、其処でユニークな非伝統的なサービスがつけ加えられているのです。
Sub la titolo "specialaj vizitoj" aperas tie mallongaj vizitoj de sekslaboristinoj.
「特別訪問」と呼ばれるセックス女性労働者の短時間訪問です。
Anoj de la flegistaro akompanas la sekslaboristinojn al la ĉambroj de la interesuloj.
施設の職員が彼女を希望者の部屋に案内します。
Por deteni eventualajn ĝenantojn oni pendigas ruĝajn ŝtrumpojn sur la manpremilojn de la pordoj.
ドアのノブに赤い靴下をつるして、邪魔者が入らないようにします。
Oni invitis du striptizantojn el Londono por distri sinjorojn kaj sinjorinojn per stimulaj dancoj.
2人のストリップ・ガールがロンドンから招かれて、刺激的な踊りで男女を楽しませました。
Tio kostis nur 100 pundojn (117 eŭroj) kaj pagis la sumon la Chaseley fondaĵo kiu administras la institucion.
経費は100ポンド(117ユーロ)で、施設を管理しているChaseley財団が支払いました。
Tiaj servoj evidente jam delonge estas normalaj en la flegopensiono kiu estas loĝata precipe de eksaj soldatoj.
このようなサービスは以前から、とくに元軍人の入っている年金療育施設などで一般的に行われていました。
Paroltenanto de la aŭtoritato de East Sussex tamen deklaris ke oni nur nun atentiĝis pri la pridubinda praktiko kaj oni tial iniciatis sondadon ĉar oni timas ke sendefendaj pensionanoj povus fariĝi viktimoj de ekspluatado kaj misuzo.
しかし東サセックスの行政当局は、疑わしい行為に関して注意が喚起され、無防備の年金生活者たちが搾取と悪用の犠牲者になる恐れがあるので、調査を始めたと発表しました。
La estrino de la flegejo konfirmis ke sekslaboristinoj estas bonvenaj en la domo.
施設長は女性セックス労働者が施設内で歓迎されたことを確認しました。
Oni mendas ilin ĉe peranto kiu metas ambaŭ partiojn en kontakto unu kun la alia.
女性と客を接触させる仲介者のところで、人々は彼女らにサービスを申し込みます。
La pagon ricevas la seksaj helpantinoj rekte de la interesuloj.
女性セックス・ヘルパーたちは客から直接、支払いを受け取っています。
La estrino diras: "La homoj havas bezonojn.
施設長談:「人間には必要なことがあります。
Ni respektas niajn enloĝantojn kiel individuoj kaj tial ni helpas ĉe tio ke tiaj vizitoj ebliĝu".
私たちは入所者らを個人として尊敬していますので、このような訪問ができるように援助しています」。
Laŭ la brita gazeto "Sun" handikapuloj dum pasinteco pro seksa senĝojeco sekse atencis anojn de la flegistaro.
英国の新聞「Sun」は、障碍者が性的欲求不満のために介護職員に性的危害を与えた、と報じています。
Nun la flegistinoj senŝarĝiĝas pro la vizitoj de la sekslaboristinoj, kaj la koncepto havas je certa grado eĉ terapian efikon.
いま女性介護職員は、セックス労働女性のおかげでこういう危険から解放され、障碍者のセックス容認はある程度の治療効果さえ認められています。
Ankaŭ la seksa estrino de la flegejo defendas la praktikon:
施設の女性責任者もその行為を弁護しています。
"Se enloĝanto alvokas sekslaboristinon kaj petas ŝin pri vizito por sekse reĝojigi lin, tiam tio estas lia afero.
「入所者が女性セックス労働者を呼び寄せても、それは彼の問題です。
Estas nia tasko prizorgi ke tiaj homoj povas havi laŭeble normalan vivon.
私たちの仕事は、入所者にできるだけ正常な生活をさせてあげることです。
Kaj se ili petas flegistojn alvoki la numeron de sekslaboristino, ĉar ili ne mem kapablas tion, tiam mi vidas nenion malkonvenan en tio."
彼らが希望するなら、自分ではできないのですから
"Sekslaboristinoj laŭleĝe rajtas havi seksan kontakton kun homoj, la flegistaro ne rajtas fari tion kun enloĝantoj.
「セックス労働女性は合法的に男性と性的接触をする権利を持っており、介護施設の職員は入所者とのセックスを許されていません。
Por esti tuteca la prizorgado devas inkluzivi ankaŭ tian servon."
包括的であるためには、介護にこういうサービスも加えるべきです」
Handikapuloj ja ankaŭ havas rajton je privateco kaj ŝajnas ke la formo de subteno, kiel ĝi estas praktikata en la brita flegejo, estas adekvata.
障碍者にもプライバシー保護の権利はあり、英国の介護施設で行われているように、その支援形態は妥当であると思われます。
2月12日
スポンサーサイト