279 睡眠不足と記憶

279 睡眠不足と記憶
2月13日に配信されたEsperanta RetRadioの記事<Memorkapablo kaj dormomanko>です。
Ĉu profunda dormo akcelas la cerban funkciadon en alta aĝo?
高齢者の場合、ぐっすり眠れば脳の機能がよくなるものでしょうか?
Studaĵo montras statistikan interrilaton:
答えはイエスのようです。
Ŝanĝiĝoj en la cerbo pro la alta aĝo povas evidente ŝanĝi la dormon kaj tiel malakceli la memorkapablon.
加齢にともなう脳の変化で睡眠が変化し、記憶能力が低下して来ます。
En cerbostudo esploristoj de la universitato de Berkeley en Kalfornio eltrovis kiel la perdo de griza substanco en la frunta lobo de la cerbo malfaciligas la enskribadon de memoraĵoj en la longtempan memoron.
カリフォルニア大学バークレイ校の睡眠研究者たちは、前頭葉灰白質の減少が長期記憶の低下をもたらしていると報告しました。
Tiu procedo tamen ne estas aŭtomata konsekvenco de la alta aĝo.
しかし、だからと言って高齢者がすべて自動的にそうなるというわけではありません。
En alta aĝo kutime la memorkapablo iom perdiĝas.
一般に高齢者では記憶がわるくなります。
Same jam delonge estas konate ke ĉe multaj altaĝuloj la profunda dormo ne bone funkcias.
同じように、多くの高齢者では深い眠りの障碍が知られています。
Krome montras pricerbaj studaĵoj ke ĉe maljunuloj en certaj partoj de la frunta lobo ofte perdiĝas la griza substanco kiu konsistas el la ĉelkorpetoj de la nervoĉeloj.
そして、高齢者では前頭葉のある部分で灰白質(ニューロンの細胞体が集まっている場所)がしばしば減って来ます。
La esploristoj eltrovis eblan rektan interrilaton inter tiuj tri fenomenoj.
これら3つの現象の間に直接的な関係があり得ると研究者たちは考えています。
Studaĵoj jam indikis ke la profunda dormo plifortigas la transdonon de memoraĵoj en la longtempan memoron.
深い眠りが、記憶の「長期記憶への移行」を強めることは、すでに分かっています。
Tiuj por tiu dormofazo tipaj delta-cerboondoj devenas de la mezuma antaŭfrunta kortekso - do tiu areo en kiu en alta aĝo ofte perdiĝas griza cerba substanco.
深い睡眠相で見られるデルタ波(脳波)は前頭前野の皮質から出て居り、この部位の灰白質(神経細胞体の集まり)
が高齢者では減ることが多いのです。
La esploristoj sekve analizis la cerbon kaj la dormoprofilojn de 18 junaj kaj same multaj maljunaj plenkreskuloj.
18人の若者と、18人の高齢者で睡眠パタンがしらべられました。
Kaj vere koincidis ĉe la altaĝuloj, kies meza aĝo estis 72 jaroj, reduktita kvanto da griza substanco en la mezuma antaŭfrunta kortekso kun reduktita aktivado de delta-ondoj en profunda dormo.
高齢者(平均72歳)では、前頭前野皮質の減少量と深睡眠におけるデルタ波の減少との間に、有意の相関が認められました。
En plua paŝo la partoprenantoj devis lerni vespere vortoparojn.
つぎに、被験者で単語ペアの記憶テストがおこなわれました。
Tiam la esploristoj testis la informojn 10 minutojn poste kaj post okhora dormofazo en kiu la aktivado de la cerbo estis registrata.
10分後に記憶テスト、そして8時間後の睡眠が記録されました。
Homoj kun malbone funkcianta profunda dormo alportis post plendorma nokto signife malpli bonajn rezultojn en la memortestoj.
深睡眠の少なかった人が、熟睡した後には記憶テストで有意に良い成績を示しました。
La memorkapablo ja profitis de la nokta ripozo - sed malpli ol ĉe la junaj partoprenantoj.
夜の安息は記憶能力にプラス効果を及ぼしましたが, 若者たちよりは劣っていました。
La esploristoj akcentas ke la aĝo ne ĉiam influas la memorkapablon.
「年令が常に記憶能力に影響する」わけではない、と研究者たちは強調しています。
Anstataŭ tio la perdo de griza substanco en la frunta lobo malakcelas la profundan dormon.
そのかわりに、前頭葉の灰白質(皮質)の減少は、深睡眠をさまたげます。
、
Tio siavice malfortigas la transdonon de informoj de la hipokampo al la longtempa memoro.
それは、海馬から長期記憶への情報の移行を弱めます。
Laŭ la esploristoj jam pli frua studaĵo montris ke elektra stimulo de la cerbo povas akceli la profundan dormon kaj la memorkapablon.
以前の研究ですが、脳の弱い電気刺激で深睡眠と記憶能力を促通できることがを取言う報告されていました。
2月13日
スポンサーサイト