fc2ブログ

281 離婚防止策?

277 障害者・被介護者のプライバシー保護
281 離婚防止策?
2月14日に配信されたEsperanta RetRadioの記事<Mirakla solvo por antikva problemo>です。





Geedzeco estas tradicia vivmaniero, kaj familio estas la unuopa ero de homgrupoj, kaj provoj inventi alian strukturon ĉiam fiaskis.
夫婦生活は伝統的な生活様式です。家族は人間集団の個々の要素であり、別の様式を見つけようという試みは常に大失敗して来ました。

Eĉ la sanstato de geedzoj estas statistike pli bona ol tiu de fraŭloj – laŭ konataj studoj.
夫婦の健康状態は独身男性のそれより良好であることが、これまでの統計調査でわかっています。

Patro, patrino, infanoj – jen simpla, praktika, taŭga solvo por feliĉa vivo.
「父、母、子どもたち」という在り方は、幸福な生活にとって単純、実践的で、ふさわしい解決です。

Paroj kuniĝas kun fervora intenco resti kunaj dum la tuta vivo.
カップルは、死ぬまで一緒に暮らそうという熱烈な意図でむすびついています。

Ĉu tiel simple?
しかし、ほんとうにこのように単純でしょうか?

La problemo estas, ke daŭra feliĉo ne estas facila atingo.
「幸せの持続」は容易には達成されないことが、問題です。

Simpla observado farebla de ĉiu ordinara homo kaj konfirmata de seriozaj psikologiaj-sociologiaj esploroj montras, ke la sento de kontenteco flanke de geedzoj, malaltiĝas post ĉiu jaro da kunvivado.
日常的な観察から、また心理的・社会的な研究から、「夫婦の満足感」は年々低下することが分かっています。

La komencan ampasion anstataŭas sufero kaŭzata de kvereloj kaj miskomprenoj, foje banalaj, tamen danĝeraj.
当初の熱愛の代わりに、ありきたりの、しかし時には危険な口論と誤解で生じた苦しみが起こってきます。

Multaj familioj malfariĝas post nelonga tempo.
多くの家族が短期間で消えていきます。

Kion fari?
どうすればいいのでしょうか?

Multajn analizojn kaj interpretojn oni jam proponis por kompreno pri tiu perturba fenomeno.
多くの分析や解釈が提出されました。

Sed pri praktikaj solvoj la fakuloj estas avaraj.
しかし実践的な解決に関して、専門家はほとんど役に立ちません。

Jen do kio vekas atenton en lastatempa esploro plenumita en Northwestern-Universitato, en Usono.
そのなかで、米国のノースウエスタン大学で行われた最近の研究が注目を集めています。

Ĝi ŝajnas preskaŭ mirakla solvo por antikva problemo.
昔からあるこの離婚問題を、ほとんど奇跡的に解決しています。

Por plibonigi geedzajn rilatojn, la psikologoj proponas paperon, krajonon kaj po 21 minutoj ĉiujare.
夫婦関係の改善のために心理学者らが用意したのは紙と鉛筆と、毎年1年に21分だけの時間です。

Ili akompanis 120 geedzajn parojn dum du jaroj.
120組の夫婦が2年間参加しました。

Ĉiu partoprenanto devis de tempo al tempo respondi demandaron, per kiu li aŭ ŝi esprimis la gradon de kontenteco pri sia geedza vivo, koncerne al amo, intimeco, fido, pasio kaj kompromiso.
各カップルはときどき夫婦生活の満足度についてのアンケートに回答を求められました。彼(彼女)は愛情、セックス回数と質、不倫の有無、話し合いによる妥協nadoについて答えました。

Duono el la paroj travivis sian “normalan” vivon;
被験者の半数は「正常な」生活を過ごしました; 

la alia duono devis verki 7-minutan tekston post ĉiu kvara monato, do trifoje jare.
残りの半数は4カ月ごとに、つまり年に3回、7分間に記録を書かねばなりませんでした。 

Per tiu teksto li aŭ ŝi devis raporti sian lastan geedzan kverelon el neŭtrala vidpunkto, kvazaŭ el vidpunkto de ekstera observanto, kiu interesiĝas pri la bono de ambaŭ geedzoj.
この記録の中で彼(彼女)は, 最近の口論について、夫婦のために良かれと望んでいいる善意の第三者の視点に立って、つまり客観的に外部から眺めている者の観点から書くことを求められました。

Ili do okupiĝis pri la afero dum po 21 minutoj en ĉiu jaro.
だから、彼らは毎年21分間、この問題について考えたわけです。

La rezultoj estis kuriozaj:
おもしろい結果が得られました:

dum la unua jaro de la esploro, la malaltiĝo en la grado de kontenteco falis en ambaŭ grupoj.
1年目には全員で満足度の低下が見られました。

Tamen, dum la dua jaro, la grupo, kiu verkis siajn 7-minutajn tekstojn reagis per signifoplena konservado de kontenteco pri sia kunvivado.
しかし2年目になると、「7分間の客観的記録組」は共同生活の満足を大いに意義のあるものとして、維持するようになりました。

Tiu rezulto estis sendependa de la tempo de geedzeco.
この結果は、それまでの結婚生活の長短とは無関係でした。

Kvereloj same okazis inter ĉiuj geedzoj, sed ne influis damaĝe en la grupo, kiu verkis la proponitajn tekstojn.
口論はすべての夫婦で見られましたが、「7分間の客観的記録」組では危険な影響を及ぼしませんでした。

Dum kvereloj, homoj emas rigardi la okazaĵon ekskluzive el sia vidpunkto - kaj ili facile koleras.
口喧嘩のときには、どうしても自分の観点だけから見ますので、すぐに怒ってしまいます。

Kiam ili praktikas la ekzercon rigardi la okazaĵon el “ekstera” vidpunkto, tiam la ŝarĝo de kolera energio konsiderinde malpliiĝas.
喧嘩口論を「外部」の視点から見る訓練をすれば、怒りのエネルギーは随分と減ることでしょう。

Ĉu eta miraklo?
これは小さい奇跡でしょうか?

Ĉu dubindaj rezultoj?
疑わしい結果でしょうか?

Ĉiuokaze, nenion oni perdas se oni provas, ĉu ne?
やってみても、誰も損しないんじゃないですか?
2月15日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR