fc2ブログ

284  ポーランドのノーベル賞女性詩人シンボルスカ

278 催眠の力
284  ポーランドのノーベル賞女性詩人シンボルスカ
2013年2月16日にEsperanta RetRadioで配信された記事<Kiel esti (aŭ ne esti) verkisto>です。




Respondoj al legantoj fare de fama poetino
有名な女性詩人によってなされた読者への回答

Antaŭ unu jaro forpasis, en sia domo en Krakovo post longa malsano, la fama pola poetino-verkistino, Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska], Nobel-premiita pri literaturo en la jaro 1996. (Vi povas legi mian tiaman sonartikolon tie ĉi).
長い病気の後、1年前にKrakovoの家で有名なポーランドの詩人・作家Wisława Szymborska [visŭava ŝimborska]が亡くなりました。1996年にノーベル文学賞を受賞した女性です(当時の私のRetRadio配信記事をお読みになれます)。

Szymborska redaktis dum tri dekoj da jaroj (1953-1981) la rubrikon "Literatura poŝto" en la semajna revuo "La literatura vivo" (pole "Życie Literackie" [ĵitje literackie]) aperinta en Krakovo, la urbo de ŝia rezidejo.
シンボルスカは30年間(1953-1981)、Krakovoで発行されていた週刊誌「文学生活」(ポーランド語で"Życie Literackie" [ĵitje literackie])のコラム「文学ポスト」を編集していました。

vidu en la supra dekstra bildo ion, kio aperis en ĝi en la jaro 1972!
1972年の紙面、右上にに掲載された図を見てください!

En sia rubriko la verkistino redaktis la respondojn al legantoj, kiuj petis publikigi siajn verkojn en la revuo.
コラムの中で彼女は読者の声を編集していましたが、読者は彼女の書いたものを本にまとめて出版するように
求めたのです。

La rubriko estis unu el la plej legataj de la revuo, ne nur fare de legantoj, kiuj sendis siajn kreitaĵojn, sed ankaŭ fare de ĉiuj aliaj legantoj, kiuj frandis la allogon de la mallongaj respondoj plenaj per mordanta humuro kaj aforismaj perloj rilataj al literaturo kaj vivo.
そのコラムは雑誌の目玉の1つでした。作品を送り届けてくる読者らによってだけでなく、文学と人生に関する辛辣なユーモアと警句的な「真珠」で一杯の、短い回答の魅惑を堪能した他の読者らによっても、それが構成されていたからです。

Szymborska en siaj respondoj ofte rilatas al si mem uzante la unuan personon pluralan, t.e la tiel nomata moŝta "ni" (latine "pluralis maiestatis").
シンボルスカは答えるときに、複数の1人称「われわれ」, いわゆる「敬意のわれわれ」(ラテン語で言う「威厳の複数」)を使いました。

Nuntempe oni uzas ĝin malofte en literaturo kaj nur kiel retorika elturniĝo aparte kun humura aŭ ironia celoj.
現在こういう「我々」は、ユーモアあるいは皮肉な(反語的な)目的以外には、修辞学的な言い逃れとしてだけ、文学で稀に使われているだけです。

En la enkonduko al sia rubriko "Literatura poŝto" defendas la poetino la rajton publike moki la kreajn provojn de la sendintoj kaj uzi tion por igi la rubrikon eduke amuza.
自分のコラム「文学ポスト」への投稿案内の中で、女性詩人は投稿者の作品をコラムの中で公然とあざけり、それによってコラムを楽しく編集する権利を主張しました。

Al la ĉefredaktoro demandanta:
編集長が質問しました:

" Kiam vi vidas antaŭ viaj okuloj verkon de iu, kiu deziras fariĝi verkisto, verko sendefenda kaj trema pro angoro, ĉu vi ne sentas vin senkorulo?", ŝi respondis:
「作家希望の誰かが貴女の目の前に原稿を置いたときに、その作品は無防備で不安に震えているわけですが、貴女は自分を非常な人間だと感じませんか?」

"Senkorulo? Miaj komencaj poeziaĵoj mem estis terure malbonaj kaj miaj rakontoj tute ne konsiderindaj.
彼女は答えました、「非情な人間? 私の最初の詩作は恐ろしく悪かったし、私の物語は完全に無視されました。

Kaj mi scias, ke sitelo da duonvarma-duonmalvarma akvo elverŝita sur ies kapo havas kuracajn ecojn.
そして私は知っていますが、誰かの頭に流された半分熱く半分冷たいバケツの水は、欠点を治す性質を持っています。

Tamen vere senkorulo mi estis, kiam ulo, sin prezentanta kiel instruiston, skribis per banalaj skriberaroj."
しかし、誰かが「教師」と自己紹介して陳腐な書き物を見せたときには、私は本当に非情でした」

Jen ĉi-sube kelkaj modelaj respondoj el la rubriko:
以下は、このコラムからの幾つかの回答です。

Sufiĉe ofte la redaktoro de "Literatura poŝto" devas legi leterojn, kiuj enhavas minacojn.
「文学ポスト」の編集者は頻頻と、脅しをふくんだ投書を読まねばなりません。

Pli-malpli ilia tono estas:
多かれ少なかれ彼らの口調は次のようなものです:

"Diru al mi, ĉu miaj tekstoj ion valoras, ĉar, se ne — mi tuj ĉesigos tion, deŝiros, forĵetos, de revoj de gloro, senesperiĝos, plene perdos memfidon, disrompiĝos, ebriiĝos, ĉesos kredi pri signifo de la vivo, k.t.p., k.t.p.
この作品がちょっとした価値あるものだと私に言いなさい、貴女がもしそうしければ、私は即刻それを裁断廃棄し、栄光の夢を捨て、失望し、自信を失い、粉々になり、人生の意義を信じなくなるだろう、等々。

La redaktoro ne scias, kion fari, ĉar ĉio tio, kion li povas skribi fariĝas timiga.
編集者はどうすべきか分かりません、というのは編集者の書き得ること、そのすべてが投稿者を怖がらせることになるからです。

Skribos li, ke la poeziaĵoj aŭ la prozo estas miskvalitaj - jam antaŭvidita estas granda tragedio.
編集者がもしその詩あるいは散文は質が良くないと書けば、すでに大悲劇が予測されます。

Skribos li, ke la poeziaĵoj aŭ la prozo estas bonaj — la morgaŭon, la verkinto ekfreneziĝos pro sia supoza genio (jam okazis tiaj kazoj).
もしその詩あるいは散文が良いとほめれば、さっそく次の日にその作者は、自分の「思い込み天才」のために気狂い始めるでしょう。

Jen denove, duan fojon ĉi-semajne, ni ricevis rajtigon fari ĉiujn korektojn, kiujn ni opinias necesaj.
そこで改めて、その週2回目の、私達が必要だと思った全文訂正の許可をとりました。

Neniu utilo venos al literaturo tiel trankvilaj komencaj verkistoj.
そのように安穏なスタートをした作者たちは、文学にどんな益ももたらさないでしょう。

Interese. Interese scii, ĉu la olimpika komitato jam ricevis leterojn, kies enhavo estis:
おもしろい。オリンピック委員会に次のような内容の手紙が届いたことがあるでしょうか? 知りたいものです。

"Mi intencas starigi mondrekordon kaj donas al vi rajtigon trejniĝi anstataŭ mi..."
「小生は世界記録を出すつもりです、小生が…するかわりに、貴下に訓練する許可を差し上げます」

Kiel fariĝi verkisto?
作家にはどのようにしてなるのでしょうか?

Ĝenan demandon vi starigas.
難儀な質問です。

Ĝuste kiel infano, kiu demandis kiel oni faras bebojn, kaj kiam la patrino respondis, ke ŝi klarigos al li poste, ĉar nun ŝi estas tre okupita, insiste petegis:
「赤ん坊はどんなにして作られるの?」と訊いた子供のように、そして「いま忙しいから、あとで話してあげる」と母親が答えたときのように、執拗に頼みました:

"Sed nun, klarigu al mi almenaŭ la kapon!"...
「でも今、せめて頭だけでも聞かせて!」

Nu, bone! Klopodu ankaŭ ni klarigi almenaŭ la kapon:
さあ、いいでしょう! 私たちも少なくとも頭を説明するように努めましょう。

jen, oni bezonas iom da talento!
だってほら、才能がすこしは必要なんですよ!

Konklude, Wisława Szymborska havas grandajn meritojn ankaŭ en edukado, se oni povas tiel difini ŝian krean verkadon en "Literatura poŝto".
結論的に言えば、「文学ポスト」で彼女が書いたものを「編集」と定義できれるならば、Wisława Szymborskaは編集者としても偉大でした、

Dank' al ŝia agado la socio gajnis inĝenierojn, biokemiistojn, apotekistojn, veterinarojn, kontistojn, arkitektojn, aliajn profesiulojn kaj ankaŭ, eble — kiu scias — unu dignan verkiston aŭ du.
彼女の活動のおかげで文学界は技師たち、生化学者たち、薬剤師たち、獣医たち、経理・会計士たち、建築家たち、その他の職業の人々を手に入れました、そしてまた、ひょっとしたら(誰にも分かりませんが)1人あるいは2人の立派な作家が生まれたのかもしれません。
2月17日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR