fc2ブログ

285 エスペラント

272 トルコの物語(1)
285 エスペラント
2013年2月17日にEsperanta RetRadioで配信された記事<Nia lingvo plue kreskos>です。,




Multaj homoj demandas sin, kiun estontan evoluon nia lingvo havos.
多くの人が、Esperantoの未来の発展はどうなるのか、と自問しています。

Estas malfacile esti optimisma, ĉar la pozitivaj signoj estas apenaŭ videblaj kaj preskaŭ nur la fakto ke Esperanto ankoraŭ funkcias kiel vivanta lingvo, estas tia signo.
楽観することは困難です。プラスのサインはほとんど見えていませんし、Esperantoはまだ現役の言語だということがほとんど唯一のプラス信号であるからです。

Sed mi kredas ke mi vidas pli ol aliaj ke Esperanto havas grandan potencialon.
しかし、Esperantoには他の言語より大きい可能性が内在していると私は信じています。

Kaj tio tute ne estas iu naiva opinio.
そして、それは決して世間知らずのおぼこの意見ではありません。

De du jaroj mi nun okupiĝas pri la Esperanta Retradio kio ja signifas ke mi ĉiutage aŭ verkas sonartikolon aŭ tradukas tekston aŭ prilaboras kontribuojn de la aliaj kunlaborantoj.
2年来、私はEsperanta RetRadioの仕事をしています。つまり、私は毎日放送記事を書き、資料を翻訳し、あるいは同僚たちの記事の手直しをしています。

Tiu ĉiutaga okupiĝo pri la lingvo, precipe pri la parolata formo, donas al mi impresojn kaj ekkonojn kiujn apenaŭ alia esperantisto havas.
Esperantoの仕事、とくに話し言葉としてのEsperantoに毎日従事していることは、他のEsperantistoが持つことはまれな印象と知識を与えてくれます。

Mi scias nur pri unu persono kiu havas kompareblajn spertojn, nome Barbara Pietrzak de la Pola Retradio.
同じような経験をもっている人物を私は1人だけ知っています: ポーランドRetRadioの女性Barbara Pietrzakです。  

Kiel redaktorino de Pola Radio ŝi faris similan laboron ĉiutage kaj daŭrigas simile ĝis hodiaŭ.
ポーランド・ラジオの編集者として彼女は毎日私と同じような仕事をし、今日まで続けています。

Pro tio ŝi tute prave havas altan rangon en la E-movado, ĉar en lingva movado tiuj kiuj plej bone parolas la lingvon kaj kiuj havas la plej grandan praktikan sperton pri ĝi, estu gvidantoj.
そのために彼女はEsperanto運動の中で、当然のことながら高い地位にあります。なぜかといえば、言語運動の中ではその言語を最もよく話す人、そして最も大きい実践体験の持ち主が指導者であるべきだからです。

Bedaŭrinde aliaj movadaj gvidantoj restas en la fono, ĉar ili mem ne kapablas parole prezenti la lingvon en alloga formo.
残念ながら、他の運動指導者たちは影が薄い。というのは、彼ら自身はEsperantoで人を惹きつけるような話ができないからです。

Kaj mankas bonaj parolantoj en la tuta E-komunumo.
そしてすべてのEsperanto界の中でも素晴らしい弁士は不足しています。

Kiam antaŭ 2 jaroj Pola Radio definitive silentiĝis mi ne volis akcepti ke tiu bastiono de Esperanto malaperu.
2年前にポーランド放送が決定的に消えたとき、私は此のEsperantoの砦が消えることを受けいれたくありませんでした。

Mi konsciis pri la neceso havi ĉiutagan aperon de Esperanto en parola formo.
話し言葉のEsperantoを毎日耳にすることの必要性を私は認識していました。

Kaj tial mi komencis produkti kaj publikigi sonartikolojn ĉiutage.
だからこそ私は毎日、放送記事をつくり配信し始めたのです。

Mi kompletigis la aferon per decida faktoro - mi aldonis la tekston de la sonartikolo.
私は決定的な因子によってその事態を補完しました、つまり、記事の文章にその朗読を加えたのです。

Tio pruviĝis kiel venkiga.
これは成功しました。

Se oni povas samtempe aŭdi kaj legi, tiam la enhavo kaj kune kun ĝi ankaŭ la lingvo firme engravuriĝas en la cerbo de la aŭskultanto kaj tiel regula aŭskultanto povas signife levi sian lingvan nivelon.
もし同時に聴けて読めたら、その内容と共に言語も視聴者の脳にしっかりと記憶にとどめられ、規則的な視聴者は
著しく語学レベルを向上できます。

Mi ankaŭ konsciis ke ĉio tio estas malrapida procezo, sed nun post du jaroj da persistado mi vidas la fruktojn de la agado:
私はすべてのプロセスがゆっくりとしか進まないことを覚悟していました。そして今、2年続けてみてその成果が見えたと信じています。

la nombro de aŭskultantoj jam superas 2000 kaj ĉiutage estas bonaj komentoj pri la sonartikoloj.
視聴者の数はいま2ooo人を超えており、毎日それに対するコメントが届いています。

La kunlaboro en la skipo de la Esperanta Retradio bonege funkcias kaj entute la etoso estas tre amikeca.
Esperanta RetRadioのスカイプでの共同作業はみごとに進んでおり、全体の精神的ムードは非常に友好的です。

Do almenaŭ por la plua evoluo de la Esperanta Retradio mi estas tre optimisma.
そこで、少なくともEsperanta RetRadioの今後の発展に関して、私は非常に楽観的です。

Mia konkludo estas:
私の結論はこうです:

Ju pli da parolata materialo aperas, des pli da homoj bone parolos Esperanton kaj daŭre restos en kunligo kun la lingvo.
話し言葉の媒体が多く世間に現れるほど、ますます多く人々がEsperantoを話すでしょうし、Esperantoとの結びつきの中に持続的に留まるでしょう。

La lingvo kreskas ne per iu politika agado, sed per nia publika aperigo de la parolata lingvo.
Esperantoは、何らかの政治的な活動によってではなく、我々の話し言葉を世間に表出することによって発展するのです。
2月18日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR