786 トカゲの尻尾切り、その再生機序

786 トカゲの尻尾切り、その再生機序
2013年2月19日に配信されたEsperanta ErtRadioの記事<Ranidoj servas kiel modelo>です。
Ranidoj kaj lacertuloj posedas mirindajn kapablojn:
オタマジャクシとトカゲ類は驚くべき能力を持っています。
Se ili perdas sian voston, tutsimple post kelkaj tagoj ili havas novan.
尻尾を失うと、数日後にはもう新しい尾ができあがっているのです。
Esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn de tiu regenero.
研究者はこの再生の分子機序をしらべました。
Al homo povas jen kaj jen rapide okazi akcidenteto:
人はときどき小さい事故に出会います。
Oni frotvundiĝas aŭ pro malatento tranĉas sin en la fingron.
指のかすり傷や、不注意で切ったりします。
Bonŝance la haŭto regeneriĝas kaj apenaŭ restas postsignoj de la malbonŝancaĵo.
運がいいと皮膚が再生して、傷跡もわからなくなります。
Sed nia korpo povas ripari nur malgrandajn vundiĝojn.
しかし人体で修復できるのは小さい傷だけです。
Fortranĉita fingro ekzemple estas por ĉiam perdita se ĝi ne rapide realkudriĝas fare de specialistoj.
たとえば切断された指は、すぐに専門家が縫合しなければ、欠損したままになります。
Ĉe ranidoj kaj lacertuloj la afero statas alie:
オタマジャクシとトカゲ類では事情が異なっています。
Se ili perdas sian voston, ene de malmultaj tagoj rekreskas nova vosto.
尾を失うと、短時日の間に新しい尾が再生します。
Britaj esploristoj nun analizis la molekulajn mekanismojn malantaŭ tiu fenomeno.英国の研究者たちはこの現象の分子機序をしらべました。
La surpriza rezulto estas: Reakciaj specoj de oksigeno (ROS) ludas gravan rolon ĉe la regenero.
驚くべき結果が得られました: 反応性酸素(ROS)が再生に重要な役割を演じてるのです。
Por la eksperimentoj la esploristoj detranĉis la voston de ranidoj kaj observis sekve la ŝanĝiĝojn en tiu korpa zono de la bestoj.
オタマジャクシの尾を切断し、そこの変化をしらべました。
El antaŭaj eksperimentoj la esploristoj jam sciis, ke post la fortranĉo de la vosto aktiviĝas genoj kiuj gravas por la produktado de reakciaj oksigenaĵoj.
それまでの研究で、尾を切断した後には反応性酸素の産生に重要な遺伝子が賦活されることが分かっていました。
Reakciaj oksigenaĵoj estas grupo da substancoj kiuj enhavas oksigenon, al tio apartenas ekzemple liberaj radikaloj (kiuj estas tre reakciemaj), sed ankaŭ ĥemiaj kombinaĵoj kiel hidrogenperoksido (H2O2).
反応性酸素は酸素を含む物質群(たとえばフリー・ラジカル)ですが、過酸化水素として化合もしています。
Sub stresaj kondiĉoj kiel UV-radiado aŭ varmego la koncentriĝo de reakciaj oksigenaĵoj signife pliiĝas.
紫外線照射あるいは高熱のストレスで、反応性酸素の濃度は著しく増えます。
Ankaŭ en la procezo de kadukiĝo verŝajne ili ludas gravan rolon.
老衰過程でも、たぶんそれは重要な役を演じています。
La teamo post tio detale esploris per mikroskopaj kaj molekulbiologiaj metodoj la kunligejojn ĉe la ranidoj.
顕微鏡と分子生物学的な手法で、オタマジャクシの尾の再生過程がしらべられました。
Por tio la sciencistoj uzis substancon kiu en ĉeesto de hidrogenperoksido en la ĉeloj ŝanĝas sian koloron.
色を変えるため細胞内に過酸化水素を含む物質を使いました。
Per tiu metodo ili povis jam ses horojn post la detranĉo pruvi pli altan koncentriĝon de hidrogenperoksido.
切断6時間後にも高濃度の過酸化水素が認められました。
Ili tre miris trovi dum la regenero de la ranidaj vostoj tiel altajn koncentriĝojn de reakciaj oksigenaĵoj.
オタマジャクシの尾の再生時に高度の反応性酸素化がおこることは、研究者を驚かせました。
Plue la esploristoj eltrovis ke reakciaj oksigenaĵoj havas reguligan efikon je certaj signalvojoj kies aktivigo kondukus al kreskado kaj dividado de ĉeloj.
反応性酸素化は、細胞の発達・分割をもたらす或る種の信号路に影響することも分かりました。
Se oni malebligis la produktadon de reakciaj oksigenaĵoj per la aldono de certaj substancoj, la aktivigo de la tiel nomataj WNT-signalvojoj ne funkciis kaj la reformiĝo de la ranidaj vostoj ne okazis.
もしある物質の添加によって反応性酸素化が起こらないと、WNT信号路が働かず、オタマジャクシの尾は再生されません
La esploritaj signalvojoj estas konataj ĉe multaj specioj.
しらべられた信号路は多くの種(シュ)で知られています。
La samaj mekanismoj kondukas laŭ la esploristoj ankaŭ ĉe la homo al kreskado kaj dividado de ĉeloj.
同じ機序が人の細胞発達、分割でも起こっていると彼らは考えています。
Tiuj rezultoj ŝanĝas la pensmanieron - reakciaj oksigenaĵoj ŝajne ludas gravan rolon ĉe resaniĝo kaj regeneriĝo.
これらの成績は人の考え方を替えます: 負傷からの回復・再生に反応性酸素化が重要な役割を演じているようです。
Ili povas konduki al novaj terapiformoj en la kuraco de vundiĝoj ĉe la homo.
人間の怪我の新しい治療法が見つかるかもしれません。
Nun la esploristoj pliprofundigos ankoraŭ siajn esplorojn.
いま研究者たちはさらに仕事を続けています。
2月20日
スポンサーサイト