fc2ブログ

288 子供の読書

272 トルコの物語(1)
288 子供の読書

2013年2月21日にEsperanta RetRadioで配信された記事<Helpu infanon ami librojn>です。




Mi havas amikon, kiu konstante ripetas:
いつも次のようにくり返して言う友人がいます:

ekzistas du specoj de homoj - tiuj, kiuj amas librojn, kaj la ceteraj homoj.
人間には2種類ある。本好きと、そうでない者たちと。

Eble ĉi tiu frazo sonas iom diskriminacie, sed ĝi enhavas esencan veraĵon, nome ke la kutimo legi bonajn librojn plialtigas la mensan kapablon.
このセリフはすこし差別的に聞こえるかもしれませんが、本質的な真理をついています: 良い本をよむ習慣は知力を高める、ということです。

Legemuloj kleriĝas kaj tio influas ilian lernejan kaj profesian vivon.
読書家は教養があり、そのことは学校生活にも、職についてからの生活にも影響を及ぼします。

Sed plej grave:
しかし、もっと大切なことがあります:

legado elvolvas analizkapablon kaj pligrandigas la vortotrezoron;
読書は分析力を伸ばし、単語を豊かにします。

intimiĝo kun trafa formado de frazoj kaj sinsekvo de ideoj trejnigas leganton pensi kaj esprimi siajn pensojn pli klare kaj subtile.
文章の的確な構成、そして考えの継起と親しむことは、読書で考えること、そして自分の考えをより明確に、デリケートに表明することの訓練になります。

Amo al libroj, kiel oni scias, devas komenciĝi en infana aĝo.
本への愛は、ご存じのように、幼児期に始まるべきです。

Tiel ĝi profunde enradikiĝas.
こうして本への愛好は深く根づきます。

Estas do konsilinde, ke plenkreskuloj helpu infanojn al tio.
だから、大人がその手助けをすることが望ましいのです。

Sed tiu tasko, kontraŭe al ĝenerala supozo, ne koncernas nur lernejan instruiston.
しかしこの仕事は、一般に考えられているように、学校の先生だけにかかわる問題ではありません。

Ĝi koncernas precipe gepatrojn.
とりわけ両親の仕事なのです。

Legado devas esti familia kutimo, same kiel higienaj normoj kaj sana nutrado.
衛生のしきたりや健康な食餌と同じように、読書は家族的な習慣なのです。

Pedagogoj insistas, ke kontaktado kun libroj devas esti plezuriga kaj okazi frue.
教育者は、本との触れあいは子どもを喜ばせることであるべきだし、早期に始めるべきだと主張しています。

Fakte, ĝi devas komenciĝi jam antaŭ ol infanoj scipovas legi.
事実、本との触れあいは、子供が読めるようになる前に始めるべきです。

Ekzistas amaso da libroj sen tekstoj, enhavantaj nur bildojn, kiuj faciligas rakontadon fare de patro aŭ patrino, dum la infano rigardas la sinsekvon de la paĝoj.
文字のない絵だけの本が山のようにあり、父親か母親が「お話」をするのを楽にしています。子どもはめくられる頁を目で追っています。

Por beboj en la unua vivojaro, ekzistas eĉ ĉarmaj plastaj libretoj, kiujn ili povas rigardi dum baniĝo.
赤ん坊用にはプラスチックの可愛い本があり、浴槽でも使えます。

Por infanoj, legado komence devas egali al gaja ludo.
幼児には、はじめの読書は楽しい遊びと同じものでなければなりません。

Poste, estas konsilinde sekvi strategion, por allogi infanojn al la rava mondo de libroj.
本の魅惑的な世界に子供をひきつける手立てを考えるのは、そのあとの話です。

Se oni malprudente neglektas iujn bazajn regulojn, tio povas kaŭzi katastrofajn konsekvencojn.
こういう基礎的なルールを軽率に無視すれば、子どもは破滅的な本嫌いになってしまいます。

Mi jam vidis multajn homojn, kiuj akiris malsimpation al legado pro malsaĝa devigo fare de instruistoj, kiam ili estis infanoj.
幼児期に教師たちから愚かしい読書を強制されたために、本嫌いになった多くの人を私は見てきました。

Ekzistas iuj simplaj, bazaj reguloj por helpi infanon ami librojn:
子供を本好きにさせるのを助ける単純な基礎的ルールがあります:

- Respektu la infanan ritmon.
子供のリズムを大事にすること。

Same kiel plenkreskuloj, iuj infanoj legas kaj akompanas rakonton pli aŭ malpli rapide.
大人と同じように、子供も速い遅いのちがいはあっても、お話を読み、それについて行きます。

Malobservo al tiu ritmo povas kaŭzi ĝenon kaj konfuziĝon.
そのリズムを無視して速くすすめると、迷惑と混乱がおこり得ます。

Se necese, ripetu frazojn aŭ tekstopecojn.
必要なら、一部をくり返して読みましょう。

- Respektu la intereson de la infano.
子供の関心・興味を尊重しましょう。

Permesu laŭeble, ke ĝi mem elektu sian legaĵon laŭ la temoj kaj ilustraĵoj.
できるだけテーマ、挿絵にしたがって、子供に本を選ばせましょう。

Evitu devigi, ke infano sekvu vian propran guston.
大人の好みを子供に強制しないこと。

Kaj ne forgesu proponi ankaŭ amuzajn poemetojn.
楽しい詩も忘れないで。

- Konduku infanon al ekskursoj kaj promenoj, kiuj ligiĝas al libroj.
本と関連した遠足、散歩に子どもをつれて行きましょう。

Ekzemple, post legado pri la vivo de bestoj, vizito al zoologia ĝardeno estos alloga sperto.
たとえば、動物の暮らしに関する本を読んだあで動物園に行くことは、魅惑的な体験でしょう。

Kaj ne forgesu regali ĝin per bongusta lunĉo!
美味しいランチを忘れないこと

- Kutimigu la infanon al legado en difinitaj horoj.
きまった時刻の読書を習慣づけること。

Kelkaj minutoj antaŭ la nokta ripozo estas trafa momento.
夜ねる前の数分間は、お勧めです。

Iuj eldonejoj publikigis volumojn kun 365 nelongaj fabeloj sub la titolo “Po unu fabelo ĉiuvespere”.
「毎晩1つずつのお話」と題する365の短いお話の本が、いくつか出版されています。

- Dramigu la legaĵojn.
読んだものをドラマにしましょう。

Per pupetoj aŭ per improviza teatrumado, legu al infanoj kun oftaj ŝanĝoj en la intonacio kaj gestoj kaj stimulu, ke ĝi mem partoprenu en la drameca legado.
人形あるいは即興的な「芝居道具」を使い、イントネーションやゼスチャをまじえて子供らに本を読み聞かせましょう、そして子供らに呼びかけて、この「お芝居読書」に参画させましょう。

- “Publikigu” libretojn verkitajn de infanoj.
子供たちの書いた「本」を出版しましょう。

Ili amas mem desegni kaj verki siajn historietojn.
子供たちは小さい「自分史」を絵に描いたり、文字にして書くことが好きです。

Kunigu la materialon libroforme kaj “eldonu”ĝin .
その絵や文を本の形にまとめて、「種パン」しましょう。

Poste montru ĝin al ceteraj familianoj kaj geamikoj.
あとでソレを他の家族や友人たちに見せましょう。

- Organizu libroklubeton.
小さい読書会を組織しましょう。

Aliaj infanoj kaj plenkreskuloj povas interŝanĝi librojn.
他の子供たちと大人たちが、本を交換し合うことができます。

Ĉi tio stimulas komentojn pri la koncernaj verkoj inter la partoprenantoj.
それによって仲間たちの間で、読んだ作品についてのコメントが交わされます。

- Helpu infanon pli flue kaj klare legi.
子供らを助けて、よりスムーズに、ハッキリと読めるようにしましょう。

Voĉlegado estas nepre grava.
音読は不可欠な重要性を持っています。

Delikate montru, ke infanoj devas trovi sian ritmon de legado, por ke aŭskultantoj bone komprenu.
子供らをデリケートに指導して、聴く人が良く理解できるように、朗読のリズムを見つけさせなければなりません。

- Eĉ kiam infanoj jam flue kaj nature legas, tamen plu legu kun ili ĝis certa aĝo.
子供らがすでにスムーズに、そして自然に読める場合でも、ある年齢までは子どもと一緒に読みましょう。

Teorie, ne estas aĝolimo por tio.
理論的には、その年齢制限はありません。

- Ofte konduku infanojn al bela librovendejo, kiu havu fakan sekcion pri infanlibroj.
児童図書専門区画のある、美しい本屋に子供らをしばしば連れて行きましょう。

Permesu, ke ili foliumu librojn kaj elektu sian preferatan.
子供らが本をめくり、好みの本を選ぶのを許しましょう。

Laste, ni ne forgesu:
最後に、忘れないようにしましょう:

akompani infanojn en la mondon de libroj estas tre amuza kaj riĉiga sperto ankaŭ por plenaĝuloj.
本の世界の中で子供らに随伴することは、大人にとっても非常に面白い、心が豊かになる経験です。
2月23日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR