290 アイルランドの物語(2)

290 アイルランドの物語(2)
Majorie Boulton
La historio de Irlando estas tragika.
アイルランドの歴史は悲劇的です。
Dum la deksesa jarcento anglaj regxoj komencis seriozajn provojn kolonii gxin, kun la perforto kaj nekomprenemo krakterizaj de tiuepoka koloniado;
16世紀にイギリス国王たちは、当時の植民地支配の特徴である暴力と無理解をともなう、アイルランドの植民地化という重大な試みを開始しました。
Multaj anglaj protestantoj hejmigxis en tiu lando katolika kaj malricxa.
多くのイギリスのプロテスタントがこのカトリックの貧しい国の中で慣れました。
En la sekvanta jarcento, la brita intercivitana milito etendigxis al Irlando;
つぎの1世紀に、ブリテンの内戦はアイルランドに広がりました。
Oni mortigis multajn anglojn, kaj la angla dikatatoro Cromwell – sxtatestro pli ofte, laux kriterioj de lia epoko, relative humana, sagxa, largxvida kaj ecx tolerema – komencis en 1649 vengxokampanjon kaj konfiskadon, kiuj ankoraux venenas irlandajn popol-memorojn.
多くのイギリス人が殺されました、そしてイギリスの独裁者クロムウエル(しばしば国家元首。当時の判断基準では比較的に人道的で、賢明な、視野の広い、そして寛容でさえある)は1649年に報復キャンペーンと徴発を始めました。それは未だにアイルランド民衆の記憶に暗い影を残しています。、
Subpremado de britaj katolikoj dauxris multajn jarojn.
ブリテン・カトリックの圧迫は長年続きました。
Ekde 1801 Irlando estis parto de Britujo;
1801年からアイルランドはブリテンの1部でした。
Longa historio de pli bonigoj kulminis en la plena emancipado de la katolikoj en 1829.
改善の長い歴史は、カトリック信者らの完全な解放の中で、1829年に頂点に達しました。
La perspektivoj sxajnis pli bonaj, sed, meze de la jarcento, plantpesto, detruanta terpomojn, kauxzis malsategon, kiu mortigis cxirkaux milionon da irlandanoj.
見通しは明るいように見えていたのですが、世紀半ばに植物災害でジャガイモが全滅し、そのための飢えで約100万人のアイルランド人が死にました。
Cxirkaux alia miliono elmigris.
別の約100万人は移民しました。
Britaj rigistaroj kaj privataj bonfaremuloj penis helpi, sed helpis tute neadekvate.
ブリテン政府と慈善家たちが援助をしましたが、まったく焼け石に水でした。
Baldaux irlandanoj rekomencis, politike kaj foje perforte batali por sendependeco.
まもなくアイルランド人たちが政治的に、また時には実力行使して、独立のために再び戦い始めました。
2月26日
スポンサーサイト