294 フェイスブックは脳を刺激する

294 フェイスブックは脳を刺激する
2013年2月28日にEspernata RetRadioで配信された記事<'Fejsbuko' bonfaras al la cerbo>です。
Antaŭ kelkaj tagoj la Esperanta RetRadio prezentis sonartikolon pri la utileco de “Fejsbuko” .
数日前、Esperanta RetRadioでフェイス・ブックの利用について配信しました。
Ĝi vekis ŝajne sufiĉe vastan intereson.
多くの視聴者の関心を呼んだようです。
Sendepende de specifa utileco, tiu grandega, tutmonda retejo estas eksterordinara fenomeno, kiun oni ne rajtas ignori.
特別な利用とは独立に、この大きい全世界的なネットワークは並外れた現象であり、無視することは許されません。
Aparta trajto estas, ke per tiu retejo oni ne simple komunikas kaj akceptas informojn; oni ankaŭ “amikiĝas”.
その特徴はコミュニケーションと情報の授受だけでなく、友達になることです。
Certe ĝi estas ilo, kiu faciligas disvastigon de ideoj kaj movadoj, kiel la Esperanta.
たしかにそれは、Esperantoのような理念や運動の普及を促通する手段です。
Hodiaŭ mi petas permeson por reveni al tiu temo por iom da kompletigo:
今日は、少し補完するためにこのテーマをもう一度取り上げさせてください:
ĉu “Fejsbuko” estas bonfara ankaŭ al individuoj?
「フェイス・ブックは個人にも良いものでしょうか?」
Esploristoj el Universitato de Arizono, en Usono, decidis esplori tion kaj publikigis siajn rezultojn en internacia kunsido de neŭrologiistoj-psikologoj.
米国アリゾナ大学の研究者たちはこれをしらべて、その結果を国際神経学・心理学会で発表しました。
Ili esploris la efikon de uzado de tiu retejo je la kogna funkciado de maljunaj homoj.
彼らは「フェイス・ブック」の利用効果を, 高齢者の認知機能でしらべました。
Por tio, ili dividis dekojn da homoj pli ol 68-jaraj en tri grupojn.
そのために、68歳以上の被験者数十人を3群にを分けました。
La unua grupo trejniĝis por uzi la retejon, akcepti amikojn (kiuj partoprenis la saman esploron) kaj almeti ĉiutage po unu publikaĵo en ĝin;
第1群はフェイス・ブックを使えるように訓練して、友人(同じく研究に参画した人たちです)と交流し、毎日1つの文を其処に書き込みました。
la dua grupo lernis verki taglibron per po kvin frazoj ĉiutage, sen socia interkontaktado;
第2群は、毎日5つの文章日記を書きこむことを学びましたが、友人つき合いは一切しませんでした。
la tria grupo ne uzis la retejon, sed ricevis la informon, ke ili atendas trejniĝon.
第3群はフェイス・ブックをまったく学ばず、その代わりに彼らは「訓練を待っている」という情報をうけとりました。
Ĉiuj volontuloj respondis demandaron antaŭ la komenco de la esploro, por ke oni taksu ilian gradon de soleco, socia apogo kaj kognaj kapabloj.
すべての被験者は実験を始める前に、孤独の程度、社会的な支持、認知能力に関するアンケートに答えました。
Post ok semajnoj da “Fejsbuka” uzado, ili denove submetiĝis al testo.
8週間の実験のあとに、ふたたびテストしました。
La homoj en la unua grupo prezentis proksimume 25 % da pliboniĝo en sia kogna kapablo, kompare kun la unua testo.
第1群は最初のテストより25%の認知能力の向上を示しました。
La partoprenintoj en la dua kaj tria grupoj ne montris ian ajn progreson.
第2群と第3群は何らの向上も示しませんでした。
La esploristoj opinias, ke unu sola tia studaĵo ne sufiĉas por plena konkludo.
これだけから結論するのは時期尚早だと研究者たちは言っています。
Oni devas ripeti kaj eĉ plivastigi ĝin.
さらなる実験と、被験者を増やすことが必要です。
Tamen, la dinamika funkciado de “Fejsbuko” ja probable forte stimulas la cerbon.
しかし、フェイス・ブックには脳を刺激する効果があるようです。
3月1日
スポンサーサイト