304 インターネット

304 インターネット
2013年3月13日にEsperanta RetRadioで配信された記事<Pri interreto kaj ... vino>です。
Antaŭ kelkaj tagoj mia juna nevo invitis min al vespermanĝo en movoplena restoracio, kiun li kutimas frekventi.
先日若い甥が, 行きつけの繁盛しているレストランへ夕食に呼んでくれました。
Kvankam tio okazis post ordinara labortago, la restoracio estis plenplena, kaj ni devis vice atendi liberan tablon.
勤務時間が終わったあとのふつうの日だったのに、店は満員で順番待ちでした。
Dum la atendado, ni povis de flanka loko observi la ĉeestantaron.
待っている間に私たちは、お客たちを横から観察できました。
Subite, mia nevo diris:
突然、甥が言いました:
- Ĉu la mondo povus denove funkcii sen interreto?
インターネットなしで、世の中はまたうまくやっていけるでしょうか?
Verŝajne ne.
ダメでしょうね
Sed ĉu tio estas vera progreso?
でも、これって本当の進歩でしょうか?
Rigardu la homojn!
連中を見てごらんなさい!
Kaj tiam mi rimarkis, ke en la granda manĝoĉambro, plena je tabloj, kie sidis junaj amikoj, geamantoj, familioj, laborkolegoj – multaj homoj tenas siajn telefonkomputilojn ŝaltitaj kaj senĉese klakadas.
その時になって私は認めました、その店の大きい食堂の中にはぎっしり食卓が並び、そこには若い友人たち、愛人たち、家族連れ、同僚たちがすわっていましたが、その多くが自分の携帯に書き込み続けているのです。
Anstataŭ interparoli, ili kun malsuprenklinitaj kapoj senpalpebrume atentadis pri siaj lumantaj ekranetoj.
歓談するかわりに、彼らは頭を下げて、瞬きもせずに小さい画面を注目し続けています。
La sceno estis ja frapa kaj pensiga.
その光景は印象的で、考え込ませるものでした。
Kio faras, ke homoj, kiuj laboris dum tuta tago, plu konektu sin al interreto, vespere, en libera horo?
一日中働いた者たちが、晩の自由な時間にインターネットにへばりついて、何をしているのでしょうか?
***
La revuo PloS One antaŭ nelonge publikigis klarigan studaĵon pri la efikoj de troa uzado de interreto je la homa sano.
「プラス・ワン」誌は最近、人の健康に対する過度のインターネット使用に関する解説的な研究論文を掲載しました。
Riskoj estas multaj kaj gravaj.
リスクは多く、深刻です。
Obseduloj, kiuj restadas dum tro multaj horoj en la tiel nomata “krozado” – similas al dependantoj de drogaĉoj, aŭ de kartludoj, aŭ de aliaj vetludoj.
余りにも長い時間、いわゆるクルージング(巡航)の状態に留まっている強迫観念(妄想)患者で、ドラッグ、トランプあるいはその他の賭博(ギャンブル)依存症に似ています。
Ilia konduto longe transpasas la normalan bezonon kapti kaj transsendi utilajn informojn.
彼らの行動は、役に立つ情報を受けたり発したりする正常な必要をはるかに超えています。
Kiam ili ne havas la lumantan ekranon antaŭ siaj okuloj, tiam ilin regas angoro kaj malkvieto.
光っている画面を目の前に持っていないと、彼らは苦悶と不穏に襲われます。
Veraj abstinuloj.
真正の禁断症状です。
La esploro montris, ke tiaj homoj staras ĉe rando de malsaniĝo.
研究者に言わせれば、こういう人たちは病気に隣り合わせています。
Ilia humoro rapide malboniĝas, kiam ili malŝaltas siajn maŝinetojn.
彼らの気分は、携帯のスイッチを切れば急速に悪くなります。
Iuj homoj en tia situacio prezentis eĉ simptomojn similajn al tiuj de aŭtismo.
こういう状況にある者の中には、自閉症に似た症状さえ示すことがあります。
Ankaŭ korpaj malsanoj povas okazi.
身体的な病気も見られることがあります。
Medicinistoj inkluzivos tiujn simptomojn en la novan eldonon de la internacie uzata Manlibro pri Diagnozo kaj Statistiko pri Mensaj Malsanoj (angle DSM).
医学者たちはこれらの症状を、国際的に使われているDSM(精神障害のための診断と統計のマニュアル)の最新版に加えるでしょう。
Mi mendis etan kalikon da vino.
僕はワインの小瓶を注文しました。
Post iom da silenta pripensado, mi diris al li:
沈思黙考のあとで、私は甥に言いました:
- Rigardu ĉi tiun kalikon da vino.
このワイン・グラスを見てごらん。
Ĝi estas plezuriga, malstreĉiga, eĉ saniga, en ĉi tia modera kvanto.
この適当な量で人は愉快になり、リラックスし、健康を増進させさえする。
Sed se mi decidus engluti ĉiutage po kelkaj litroj da ĉi tiu sama vino, tiam certe vi devus baldaŭ viziti min en hospitalo, ĉu ne?
しかし僕がもしこの同じワインを毎日数リットル飲めば、間違いなく君は僕を病院に見舞うことになる、そうじゃないかね?
Ĉu kulpas la vino?
ワインの罪かな?
Poste ni ekmanĝis, gaje babilante pri niaj preferataj futbalteamoj.
そのあと私たちは贔屓(ひいき)のサッカーチームについて歓談しながら、食べ始めました。
3月14日
スポンサーサイト