306 バッタ

306 バッタ
2013年3月11日にEsperanta RetRadioで配信された記事<Lokustoj! Lokustoj!>です。
Kroniko de invado
侵襲の年代記
El la biblia rakonto de la dek plagoj de Egiptujo, jen la priskribo de la oka plago, invado de lokustoj (t.e. akridoj) laŭ la traduko de L.L.Zamenhof (citaĵo el la libro ELIRO ĉapitro 10, versikloj 12-15):
エジプトにおける10の疫病の聖書物語のうち、ザメンホフの翻訳によれば、8つはバッタの襲来です(出エジプト記、10章12-15節)。
12. Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la landon Egiptan pro la akridoj, ke ili venu sur la landon Egiptan, kaj formanĝu ĉiujn herbojn de la tero, ĉion, kion restigis la hajlo.
13. Kaj Moseo etendis sian bastonon super la landon Egiptan, kaj la Eternulo direktis orientan venton sur la landon dum tiu tuta tago kaj dum la tuta nokto. Kiam fariĝis mateno, la orienta vento alportis la akridojn. 14. Kaj la akridoj venis sur la tutan landon Egiptan kaj sidiĝis en la tuta Egipta regiono en tre granda amaso; antaŭ ili neniam estis akridaro simila al ili, kaj poste neniam estos tia. 15. Kaj ili kovris la tutan supraĵon de la tero, kaj la tero fariĝis malluma; kaj ili formanĝis la tutan herbon de la kampo, kaj ĉiujn arbajn fruktojn, kiujn restigis la hajlo; kaj restis nenia verdaĵo sur la arboj aŭ inter la herboj de la kampo en la tuta lando Egipta.
12. すると主はモイゼに、「エジプト全国の上に手を伸べて、イナゴがエジプト全国にのぼって、全国の草と、ひょうが害(そこな)わなかったものとを、食くいつくすようにしなさい」とおおせられた。
13. モイゼがエジプト全国の上に手をのべると、主は、その日とつぎのよるずっと、南の風を国にふかせられたが、朝になると、南の風はいなごをはこんできた。
14. いなごは、おびただしい数でエジプト全国にのぼり、エジプト全領土にとまった。その前にもそれほどおおくあらわれたこともなく、のちにもないだろう。
15. いなごが地面一面をおおったので、地がくらくなったほどである。国じゅうの草ぜんぶと、ひょうが害わなかった木の実を食いつくしてしまった。エジプト全国では、木に青いところと、はたけに草とは、少しものこらなかった。
Ankaŭ nuntempe lokustoj estas konsiderataj unu el la plej danĝeraj parazitoj por la agrikulturaj rikoltoj.
いまも、バッタは農作物にとって最も危険な寄生生物の1つだと考えられています。
Ili formanĝas ampleksan varion de folioj, floroj, fruktoj, semoj kaj arboŝeloj.
バッタは非常に多くの植物の葉、花、果実、種子、木の皮を食べつくします。
Ĉiu adolta lokusto manĝas ĉiutage tiom kiom ĝi pezas, t.e. ĉirkaŭ 2 gramojn.
バッタの成虫は自分の体重(約2グラム)と同じ量を毎日食べます。
Unuavide tio povas ŝajni ne multe sed oni devas multipliki ĝin per dekoj da milionoj.
一見、たいしたことはないように見えますが、実害は1000万倍せねばなりません。
Fakte la nombro de individuoj de svarmo da lokustoj povas atingi dekojn da milionoj po kvadrata kilometro kaj jam estis svarmoj, kiuj kovris areon de preskaŭ mil kvadrataj kilometroj.
事実、バッタ群の個体数は1平方キロあたり数千万に達することがあり, ほとんど1000平方キロを襲いました。
Ununura tuno da lokustoj formanĝas tage kvanton de manĝaĵo, kiu sufiĉus por nutri 2.500 personojn.
1トンのバッタは1日に、2500人分の食料を食べてしまします。
Ĝuste el Egiptujo lastatempe venis al Israelo invado de lokustoj, bonŝance ĝis nun multe pli malvasta ol tiu de la biblia plago.
エジプトと同じように、有難いことに聖書の記載よりは小範囲ですが、イスラエルも先日バッタに襲われました。
Ĉio komenciĝis en Sudano antaŭ kelkaj monatoj.
数か月前にスーダンで始まりました。
Kaŭze de escepte taŭgaj kondiĉoj la lokustoj treege multiĝis kaj dank' al favoraj temperaturoj kaj ventoj iliaj svarmoj komencis moviĝi direkte al Egiptujo kaj norda Sinajo.
例外的な好条件(温度 風)のためにバッタは激増し、エジプトと北部シナイに移動し始めました。
Una malgranda svarmo trairis la landlimon inter norda Sinajo kaj sudokcidenta Israelo la 4-an de marto.
小さい群れが北シナイと南西イスラエルの国境に3月4日に移動しました。
La servo por protektado de vegetalaro ĉe la ministerio pri agrikulturo ricevas daŭre ĝisdatigitajn raportojn pri la antaŭeniro de la svarmoj da lokustoj fare de la monda organizo pri nutrado kaj agrikulturo.
農業省の植物保護機関は、食物と農業に関する世界的組織によって、持続的にバッタの前進に関する最新情報を受け取っています。
Ĉar lokusto, kiel ĉiuj insektoj, havas malvarman sangon, la svarmoj ekaktivas post kelkaj horoj de suna varmigo kaj dumnokte ili tute ne moviĝas.
すべての昆虫と同じように、バッタは冷血動物で、数時間の太陽熱を受けた後に活動を始めます。夜間には全く動きません。
Ĉar la surtera kaj peraviadila sistemoj de seninsektigo estis pretaj, oni povis preskaŭ neniigi tiun malgrandan svarmon.
地上と飛行機による昆虫撲滅システムが用意されていたので、この小さい群れをほとんど完全に撲滅できました。
La 6-an de marto, kaŭze de nekutime altaj temperaturoj kaj elokcidentaj ventoj, dua tre granda svarmo, nombranta kelkdekojn da milionoj de migraj lokustoj invadis vastan areon en la okcidenta Negevo.
3月6日に、異常な高温と西からの風で、数千万匹のバッタの大群がネゲブ(イスラエル南部の砂漠地帯)に侵入しました
Bonŝance temis pri dezerta areo, kie oni kultivadas en forcejoj kaj tiel la damaĝoj estis limigitaj.
ビニールハウス栽培をしているだけの砂漠地帯だったので、被害は限られていました。
La 8-an de marto posttagmeze surteriĝis tria malpli granda svarmo sed pli proksime de areoj, kie la kultivado estas subĉiela.
3月8日の午後、3つ目の大群が屋外栽培地区に近い場所に襲来しました。
Tie la damaĝoj kaŭzitaj de lokustoj povintus esti tre gravaj.
被害は甚大でした。
Bonŝance la direkto de la ventoj draste ŝanĝiĝis, la temperaturo malplialtiĝis kaj tial la svarmo ne progresis antaŭen.
さいわい、風の向きが劇的に変わり、気温が下がったので、群れは前進しませんでした。
Samtempe tre malgrandiĝis la danĝero de invado de aldonaj svarmoj el Egiptujo.
同時に、エジプトからの追加集団の侵入の危険も激減しました。
La lasta antaŭa invado de lokustoj en Israelo okazis en la jaro 2005.
イスラエルへの前回のバッタ侵襲は2005年でした。
Male al la agrikulturistoj estas ĉe ni homoj (ekz. laboristoj el Tajlando kaj maljunuloj originintaj el Jemeno), kiuj ĝoje kolektas lokustojn kaj manĝas ilin kiel veran frandaĵon.
農夫と反対に、イスラエルにはバッタを集めて真のご馳走として食べている人(たとえば、タイから来た労働者やイエメン出身の若者)がいます。
3月17日
スポンサーサイト