309 エスペラントのための文化伝達者(3)

309 エスペラントのための文化伝達者(3)
Bedaŭrinde tamen tiaj homoj estas ne tre multaj kaj - kio pli gravas - ili nur hazarde trovas la vojon al Esperanto ĉar la publika agado al Esperanto apenaŭ alparolas tiajn homojn resp. la kutimaj E-kursoj ne taŭgas por ili.
しかし残念なことに、この人たちは非常に多くはなく、さらに重大なことに、彼らはエスペラントへの道をただ偶然に見つけ出しているのです。というのは、エスペラントの公的活動は、こういう人々にほとんど語りかけていないからです。ふだんのエスペラント講習会は彼らには不適当です。
Ili bezonas lernmaterialon kaj praktikajn ekzemplojn de la lingvo kiuj vekas ilian intereson kaj liveras al ili tiun kvaliton de la lingva esprimo kiun ili atendas kaj bezonas por fariĝi kulturportantoj de Esperanto.
彼らには教材が必要ですし、彼らの興味を目覚めさせ、彼らが期待し、エスペラントの文化伝達者になるために必要としているような高いレベルの言語表現を彼らにもたらす、言語の実践的な例が必要なのです。
Bonŝance la interreto hodiaŭ ofertas multajn eblecojn por trovi tie taŭgan materialon.
さいわい、現在のインターネットは適切な材料を見つけるための多くの可能性を提供しています。
Estas la tasko de lertaj kaj bonvolaj esperantistoj kunmeti tiun materialon por la celgrupo de kulturportantoj por logi ilin al nia lingvo kaj teni ilin en daŭra kontakto kun la lingvo kaj ĝia komunumo.
この文化伝達者らをエスペラントにいざない、彼らをエスペラントおよびその共同体とたえず交流させるために、この教材を組みたてることは巧みで善意のエスペランティストたちの課題です。
La Esperanta Retradio estas bona rimedo por kontentigi tiun bezonon, ĉar ambiciaj lernantoj povas ĉiutage aŭdi la lingvon kaj regi ĝin ĉiutage iomete pli bone.
Esperanta Retradioはこの必要を満足させるための良い手段です。なぜなら野心的な学習者は毎日エスペラントを聞くことができ、毎日わずかにそれをヨリ良くマスタ―できるからです。
Kaj mi jam rimarkis tiajn ambiciajn lernantojn kaj volas kuraĝigi ilin daŭrigi la alproprigon de la lingvo por fariĝi mem kulturportanto de Esperanto.
そして私はすでにそのような野心的な学習者たちに気づいており、彼らがエスペラントの文化伝達者にさえなるために、エスペラントを続けるように彼らを励ましたいと思っています。
3月21日
スポンサーサイト