310 若者と癌(1)

310 若者と癌(1)
2013年3月20日にEsperanra RetRadioで配信された記事<Junulo kontraŭbatalas kanceron>です。
En februaro mi duan fojon vizitis klubkunvenon de la E-klubo en Prago.
2月にプラーハのEクラブの集会を訪ねました、2度目です。
Mi tie parolis pri la signifo de komputiloj kaj de la interreto por Esperanto.
其処でEにとってのコンピュータとインターネットの意義について話しました。
La kaŭzo por elekti tiun temon estis la skeptiko kiun dum mia unua vizito montris esperantistoj rilate al la neceso akcepti la interreton kiel novan revolucian rimedon kiu akcelas la kunlaboron inter homoj el la tuta mondo kaj la eblecon por ĉiu aliri informojn de sia hejma komputilo ie ajn en la mondo.
このテーマを選んだ理由は、最初の訪問中に、世界中の人々の間での「共働」と、自宅のコンピュータから世界の何処からでもの情報にアクセスする可能性を加速する新しい革命的な手段としてインターネットを受け入れる必要性に関してエスペランティストたちが示した懐疑でした。
La interreto trarompas barojn:
インターネットは壁を打ち破ります:
Homoj povas kunlabori kaj esplori ekster la kutimaj strukturoj.
人々は普段の構造の外部で「共働」し、探究することができます。
Kaj jen nun mi trovis belan ekzemplon kiu montras kiel juna homo kiu antaŭe tute ne disponis pri iu faka scio sukcesis disvolvi novan rimedon por diagnozi gravan malsanon.
そして今、これまでまったくどんな専門知識も持っていなかった若い人が、どのようにして重い病気の診断に新しい手段を使うことに成功したかを示す素晴らしい実例を私は見つけました。
La 16-jara usona junulo Jack Andraka prezentis en prestiĝa konferenco pri ideoj kaj novaj eltrovoj TED en la sudkalifornia urbo Long Beach sian novan diagnozilon kiu servas por pruvi la ĉeeston de la proteino Mesotelino kaj tiel kapablas diagnozi pankreatan kanceron.
16歳の米国少年Jack Andrakaは、南カリホルニアの街Long Beachで開かれた権威ある学会で、タンパク質・Mesotelinの存在を証明し、それによって臓癌を診断するのに有用なアイディアと、新しい診断装置TEDについて発表しました。
Ĝis antaŭ ne tre longa tempo la junulo Jack kiu tute ne havis ideon pri tio kio estas pankreato disvolvis procedon por la frua diagnozo de kanceraj ĉeloj en la organo.
それほど昔ではない或る時までJack少年は、その臓器の中で癌細胞の早期診断のための処理を展開していた膵臓が何であるかに関して、まったく無知でした。
"Per la interreto ĉio eblas", diris al la konferencanoj la junulo kiu antaŭ tri jaroj perdis amikon de la familio pro
kancero de pankreato.
「インターネットを使えばすべて可能です」と、家族の友人を3年前に膵臓癌で失ったこの若者は、カンファレンスの出席者たちに云いました。
Li klarigis ke li serĉis en la interreto informojn pri la kancera malsano.
彼は、インターネットで癌疾患に関する情報をさがしたことを説明しました。
Jack estis ŝokita ke la diagnozo pri kancero de pankreato okazas nur en progresinta stadio de la malsano en kiu jam estas tro malfrue por saniga kuracado.
膵臓癌の診断は病気の進んだ段階でのみ下されること、その時にはすでに手遅れであることにJackはショックを受けました。
La ĝis nun disponebla diagnoza testo krome aĝas jam 60 jarojn - "pli ol mia paĉjo" - kaj ankaŭ estas multekosta kaj malpreciza.
それまでの60年(「親父の年令より上です」)来の診断テストは高価で不正確でした。
Laŭ Jack necesis eltrovi el la miloj da proteinoj en la sango de pacientoj kun pankreata kancero tiun proteinon kiu povus liveri fruan indikon pri la malsano.
Jackによれば、膵臓癌患者の血液にある数千のタンパク質から、この疾患の早期診断を可能にするタンパクを見つけることが必要でした。
3月23日
スポンサーサイト