315 オーストリアとブラジルの大学交流(2)

315 オーストリアとブラジルの大学交流(2)
Fatima Ferreira mem dum la venontaj tri someroj laboros kiel "vizitanta sciencisto" ĉe la universitato de Bahía en Salvadoro – kaj en kontraŭa direkto venos tri brazilaj doktorandoj al Salzburgo.
Fatima Ferreira自身は今後3回の夏をサルバドルのBahia大学で
Kune oni volas disvolvi vakcinon kontraŭ alergio al la tropika dompolva akaro.
彼らといっしょに熱帯家ダニ・アレルギーのワクチン開発を目指しています。
Ankaŭ la universitato de Leoben prepariĝas por akcepti entute 400 brazilajn gestudentojn.
Leoben大学も400人のブラジル学生の受け入れを準備しています。
Jam nun apenaŭ 500 el la 3500 gestudentoj tie devenas el eksterlando kaj oni intencas duobligi tiun nombron dum la venontaj jaroj.
すでに今3500人のうち500人足らずの学生が外国出身であり、今後数年でそれを2倍にする方針です。
Tiel oni volas levi la sciencan nivelon per pli da internaciaj partneroj en la esplorado.
そのように調査にいっそう多くの国際的なパートナーを参加させることで、科学レベルを高めようと望まれています。
Temas precipe pri Brazilo kaj Ĉilio, landoj kiuj disponas pri grandaj rezervoj je krudaj materialoj kaj pri scioj kaj spertoj en la produktado de tiaj materialoj.
とくに大量の原材料備蓄、そしてそれらの原材料を生産する知識と経験を自由に使うことができるブラジルとチリが話題になっています。
Por vivigi la novan interkonsenton kun Brazilo, ambaŭ universitatoj prezentos dum aŭtuno siajn elstaraĵojn en pluraj brazilaj universitatoj.
ブラジルとの新しい合意を促すために、両大学は秋の間に自分たちの得意分野を複数のブラジルの大学に提示するでしょう。
Kaj ankaŭ jam nun la aŭstraj delegitoj trovis malfermitajn brakojn en Brazilo - ĉar en la lando regas akuta manko de bone kleriĝintaj sciencistoj.
そしてすでに今もオーストリアの代表たちはブラジルのなかに開いた腕を見つけました、なぜかといえば、ブラジルではすぐれた学識を持つ科学者が非常に少ないからです。
3月28日
スポンサーサイト