316 脳は望まない話し声をoffする(1)

316 脳は望まない話し声をoffする(1)
March 27th, 2013年3月27日にEsperanta Retradioで配信された記事<La cerbo forŝaltas nedeziratajn parolantojn>です。
Kiam kunvenas multaj homoj la nivelo de bruo ofte estas alta.
多くの人が集まるときには、やかましいのが普通です。
Sed se ankaŭ ĉiuj samtempe parolas, plej multaj homoj plej ofte ne havas problemon daŭrigi la konversacion kun la persono kiu troviĝas vidalvide.
しかし全員が同時に喋っていても、対面の対話者との会話には問題ないのが普通です。
Esploristoj nun montris kiel la cerbo forŝaltas la mikson de bruoj en la proksima ĉirkaŭo.
近辺の雑音を、脳はどのようにoffしているのかを研究者たちが明らかにしました。
Estas mirinda fenomeno:
それは驚くべき現象です:
Eĉ se multaj homoj en restoracio aŭ ĉe privata festo samtempe parolas, kutime eblas interparoli kun unu sola persono.
レストランや私的な祝賀会で同時にの多くの人が喋っても、2人の間での会話はできるのが普通です。
Sciencistoj nun eltrovis kiel tio funkcias.
科学者たちはいま、その機序を見つけました。
La esploristoj sonigis al pacientoj kiuj suferis pri epilepsio parolatajn frazojn kaj mezuris la cerban elektran kurenton.
てんかん患者に話し言葉を聞かせて、脳波をしらべました。
En la aŭda centro, do la aŭda kortekso ankoraŭ ĉiuj bruimpulsoj alvenis.
聴覚中枢(聴覚皮質)には、すべての雑音刺激も届きました。
Tiu areo de la kortekso servas al la konsciiĝo kaj la prilaborado de akustikaj signaloj.
聴覚領は聴覚信号をうけとり、処理しています。
La parolado kiun la aŭskultanto elektis estis krome pruvebla en cerbaj regionoj kiuj regas kompleksajn procezojn kiel lingvo kaj atento.
聴く人が選んだ会話は、言語と注意の複合処理をしている脳部位でも検出されました。
Tamen tie la bruimpulsoj de aliaj parolantoj ne plu estis mezureblaj.
しかし他の喋っている人たちの雑音刺激は検出されませんでした。
"Ni ne disponas pri ebleco fermi niajn orelojn.
「耳をおさえても、この処理はできません。
Ĉiuj bruoj estas prezentataj al la cerbo - almenaŭ kiel sensa signalo", klarigis Charles Schroeder de la Columbia universitato en Novjorko, kiu estas unu el la aŭtoroj de la studaĵo.
すべての雑音は、少なくとも感覚信号として、脳に入って来ます」と、New YorkのColumbia大学のCharles Schroederは説明しました。
"Ekzistas tamen cerbaj areoj en kiuj prezentiĝas nur elektitaj segmentoj de paroladoj - ignorataj konversacioj evidente estas forŝaltitaj".
「しかし、他の人々の声は明らかに無視して、えらばれた会話だけを扱う脳部位があるのです。」
La rezulto estas ke oni perceptas aliajn parolantojn apenaŭ ĝis tute ne, se oni koncentriĝas pri unuopa persono.
その結果、1人の対話者に集中すれば、他の人々の声はほとんどゼロになるのです。
3月29日
スポンサーサイト