317 ロボットの言語学習(1)

317 ロボットの言語学習(1)
2013年3月31日にEsperanta Retradioで配信された記事<Robotoj lernas la lingvon de bestoj>です。
Kiel ni ĉiuj scias, jam la komunikado inter homoj estas malfacila afero.
われわれ皆が知っているように、に人と人の間のコミュニケーションがすでに、困難な事柄です。
Temas ne nur pri la diverseco de la lingvoj sed ankaŭ pri la diversaj signaloj de la korpa lingvo, gestoj, mimiko, aliaj movoj kiuj estas signifaj kaj devas esti interpretataj.
話題は言語の多様性だけでなく、身体言語(body language)、身振り(ジェスチャ)、パントマイム、その他の意味のある、そして解釈されねばばらない動きに関しても問題です。
Sed ne nur homoj komunikas inter si, ankaŭ bestoj faras tion.
しかし人間が自分たちの間でコミュニケートしているだけでなく、動物たちもしています。
Kaj ni homoj povas ankaŭ komuniki kun robotoj, ekzemple se ni tiras monon el bankaŭtomato.
そしてわれわれ人間はロボットともコミュニケートできます、たとえば銀行の自動預金支払機から金を引き出すときです。
Kaj jen estas logika paŝo se ni nun esploras la eblecojn de komunikado de robotoj kun bestoj.
そして、ロボットと動物とのコミュニケーションの可能性を調べるなら、それは論理的なステップです。
Tiu komunikado inter robotoj kaj bestoj - tio estas la celo de esplorprojekto ĉe la universitato de Graz en Aŭstrio.
ロボットと動物とのコミュニケーション、それがオーストリアのGraz大学での研究プロジェクトの目的です。
Oni esploras ĉe abeloj kaj fiŝoj.
ミツバチと魚で調べられています。
La esploristoj volas eltrovi kiel funkcias svarmoj de bestoj kaj kiel oni povus stiri ilin.
研究者は動物集団がどのように機能しているのかを見つけ、どのようにすれば彼らを操縦できるかを知りたいのです。
Estas tute nova aliro kiu okupos la esploristan teamon sub la gvido de Thomas Schmickl dum la venontaj kvin jaroj.
Thomas Schmicklが指導する研究チームは、まったく新しい取組みをすすめています。
Nova komunika kanalo devos ebligi starigi kunligon inter la socioj de bestoj kaj maŝinoj.
新しいコミュニケーション路は、動物社会と機械の間に交流を成立させ得るかも知れません。
4月1日
スポンサーサイト