fc2ブログ

36 抗癌ワクチン(1)

36 抗癌ワクチン(1)
36  Vakcino kontraŭ kancero 抗癌ワクチン(1)

2012年1月5日にEsperanta Retradioで放送されたAnton Oberndorferのテキストです。




1
Esploristoj elkonstruis novan vakcinaĵon kiu kapablas signife redukti la riskon pri tumoroj de kanceroj de la brusto, de la intesto kaj de la pankreaso. La vakcinaĵo instruas la imunsistemon malkovri elordiĝintajn ĉelojn kaj mortigi ilin.

2
Pasintjare finrealiĝis projekto pri kiu esploristoj laboris dum jardekoj: En 2010 la usona aŭtoritato pri permeso de medikamentoj FDA liberigis la vojon por la aplikado ĉe pacientoj de vakcinaĵo kontraŭ kancero de la prostato en progresinta stadio. Tio ja estas granda teoria trarompo sed aliflanke la vakcino kontraŭ la kancero de prostato estas tiel komplika ke ĝi ne jam taŭgas por amasa aplikado. Necesas unue izoli la imunĉelojn de la paciento. Al tiuj imunĉeloj en la laboratorio algluiĝas proteino kiu mobilizas la imundefendon. La manipulitaj ĉeloj reiras al la paciento per trifoja infuzo, plej ofte en intervalo de 2 semajnoj.

3
Esploristoj de la universitato de Georgio en Usono kaj de la Mayo-kliniko en Arizono nun eltrovis pli simplan vojon al la kontraŭbatalo de kancero. Ilia vakcinaĵo estas pure sintetika, tio signifas ke la vakcineroj povas esti produktataj en la laboratorio. La vakcinaĵo konsistas el tri elementoj: unue el imun-amplifilo kiel aldona substanco kiu aktivigas la imunsistemon, due el elemento kiu funkciigas la produktadon de T-helpoĉeloj de la imunsistemo kaj trie el peptido kiu direktas la imunrespondon al tiuj ĉeloj kiuj plenumas difinitan kanceran kriterion, nome kiuj portas la proteinon MUC1.

4
La malkovro de tiu proteino estis la unua trarompo. Ĉar MUC1 estas per pruvoj trovebla en multaj diversaj kanceroj. Kiam ĉeloj ŝanĝiĝas kancerdirekte, la sukeroj sur la surfacaj proteinoj forte modifiĝas - kaj tiel ili teorie estas klare distingeblaj de sanaj ĉeloj. La problemo estas ke la kanceraj ĉeloj estas propraj produktoj de la korpo kaj tial la imunsistemo kutime ignoras ilin ĉar ja temas pri propraj korpoĉeloj kontraŭ kiuj ne necesas batali. Tial la imunsistemo devas lerni ekkoni la proteinon MUC1 - kaj tion atingu la nova vakcinaĵo.

5
Ĝis nun oni testis la vakcinon nur ĉe musoj kiuj tamen estis modifitaj tiel ke ili produktas kiel la homoj ankaŭ tre grandajn kvantojn de la proteino MUC1. Post la injekto draste reduktiĝis la ofteco de brustokancero kaj pankreasokancero. La injekto efikis kontraŭ 90 procentoj de kazoj de tiuj du kanceroj - ankaŭ en kazoj kie kutimaj kuracoj ne efikas. Ĉar la evidentiga proteino troviĝas pruveble en 70 procentoj de diversaj kanceroj kiuj povas konduki al morto, estas penseble uzi ĝin por kontraŭbatali kanceron de ovarioj, de intesto aŭ de multoblaj mielomoj. "Tiu vakcinaĵo provokas tre fortan imunrespondon", diras Geert-Jan Boons, kunaŭtoro de la studaĵo. "Ĝi aktivigas ĉiujn tri konsisterojn de la imunsistemo kaj reduktas la grandecon de tumoroj je ĉirkaŭ 80 procentoj.

6
Se ĉio glate progresos, la unua fazo de klinikaj testoj povus jam komenciĝi en la jaro 2013. Se la vakcinaĵo pruviĝos sukcesa, ĝi povus unuflanke aplikiĝi en la prevento de remalsaniĝoj, aliflanke ĝi povus ankaŭ protekti prevente pacientojn kun altega risko de kancero.
4月18日
スポンサーサイト



コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR