48 精子提供者(1)

48 精子提供者(1)
Aŭstro supozeble patro de 600 infanoj
2012年4月28日にEsperanta Retradioで配信された記事です。
1
La transdono de la genetika kodo al laŭeble multaj idoj estas grava principo de la naturo. Tio validas ankaŭ por la homo. Dum virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie ĉiutage generi novan idon. Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni homoj tamen kutime havas nur kelkajn idojn. Escepto okazas ĉe altaj potenculoj kiel reĝoj kaj tute nerimarkite en kazoj kiel la jena:
2
Sciencisto kiu naskiĝis en Aŭstrio laŭ raporto de la brita ĵurnalo "Sunday Times" supozeble generis 600 idojn. Antaŭ 40 jaroj mortis la aŭstro Bertold Wiesner kiu en la jaro 1943 en Britio estis malferminta kune kun sia edzino Mary Barton fekundecklinikon. La esploristo tie fervore aktivis kiel donacanto de spermoj.
3
La brita gazeto ricevis la informon de du filoj de Wiesner. Inter 1943 kaj 1962 laŭ tiuj indikoj li kaj lia edzino helpis al proksimume 1500 virinoj gravediĝi. Dum tiuj 19 jaroj almenaŭ 600 infanoj estiĝis el la spermo de Wiesner. La biologo el Aŭstrio nur disponigis sian spermon, seksan kontakton kun la koncernaj virinoj li ne havis.
4
Ĉion tion eltrovis la kanada dokumenta filmisto Barry Stevens kaj la londona advokato David Gollancz. Laŭ la raporto Stevens estis generita en la jaro 1952 en la londona kliniko. Sendepende unu de la alia ambaŭ ekserĉadis sian patron. Iliaj serĉadoj finfine kunkondukis ambaŭ. Kune ili trovis 18 pluajn personojn kiuj estis generitaj en la kliniko. Per testoj ili eltrovis ke du trionoj havis Wiesner kiel patron.
5
Gollancz malkaŝis al la gazeto ke supozeble lia patro ĉiujare proksimume 20-foje donacis spermon. Stevens eĉ supozas ke povus esti 1000 infanoj de Wiesner. La kliniko evidente estis konata pro ĝia malgranda nombro da donacantoj kiuj estis elektitaj de Wiesner kaj lia edzino. Se la indikoj estus ĝustaj, tio estus monda rekordo de fekundeco.
6
Se ni esperantistoj emas disvastigi nian lingvon, ni ankaŭ transdonas ion al la sekva generacio. Jam Zamenhof diris en sia poemo "La Vojo": "Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, ni semas kaj semas konstante". Kaj mi aldonas: "Se ni agas laŭ principo de fekundeckliniko, plej multaj semoj ĝermos".
1
La transdono de la genetika kodo al laŭeble multaj idoj estas grava principo de la naturo.
La transdono de la genetika kodo遺伝コード
al laŭeble multaj idoj 出来るだけ多くの
estas grava principo de la naturo自然の重要な
遺伝情報をできるだけ多くの子孫に伝えることは、自然の重要な原則です。
Tio validas ankaŭ por la homo.
Tio それは
validas ankaŭ por la homo人間にとっても妥当である
それは人間に当てはまります。
Dum virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco povas naski novan infanon, viro povas teorie ĉiutage generi novan idon.
dum=while
virino nur ĉiam post 9-monata gravedeco女性は9か月の妊娠の後でのみ
povas naski novan infanon新しい赤ん坊を
viro povas teorie男性は理論的には
ĉiutage generi novan idon毎日新しい子孫を生産すること
女性は常に9か月の妊娠のあとでのみ出産できますが、男性は理論的には毎日でも子供をつくることができます。
Pro nia socia ordo kaj la specifaj vivocirkonstancoj ni homoj tamen kutime havas nur kelkajn idojn.
Pro nia socia ordo我々の社会的秩序のために
kaj=and
la specifaj vivocirkonstancojその特有な生活環境
ni homoj tamen 我々人類はしかし
kutime 通常、普通には、一般に
havas nur kelkajn idojn数人の子どもだけを持つ
私たちはしかし、その社会的秩序と特有な生活環境のために、普通は数人の子どもしか持ちません。
Escepto okazas ĉe altaj potenculoj kiel reĝoj kaj tute nerimarkite en kazoj kiel la
jena:
Escepto okazas 例外は起きる
ĉe altaj potenculoj高位の権力者では
kiel reĝoj王たちのような
kaj=and
tute nerimarkite全く人目につかずに
en kazoj kiel la jena下記のような場合に
高位の権力者や王では例外が見られます、そして下記のような場合には、全く人目につかずに例外が起こります。
5月2日、2012年
スポンサーサイト