fc2ブログ

81 赤ん坊の水泳(1)

81   赤ん坊の水泳(1)
81 赤ん坊の水泳(1)
Esperanta Retradioで5月22日に放送された記事「Naĝado de beboj」です。



1
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.

2
Preskaŭ ĉiuj publikaj naĝejoj kiuj funkcias dum la tuta jaro ofertas kursojn por bebonaĝado. Ili priskribas sian oferton ekzemple jene:
Bebonaĝado por beboj inter 2 monatoj kaj 3 jaroj.
Ju pli frue oni komencas per la bebonaĝado des pli rapide la beboj refamiliariĝas kun la elemento akvo.

3
Ludo kaj ĝojo, ekzercoj taŭgaj por infanoj en tiu aĝo helpas al via infano dum sia evoluo. La beboj lernas moviĝi sub akvo laŭeble frue.
Gepatroj ricevas instigojn por memstara ekzercado kun la bebo kaj ili akcelas per la bebonaĝado
- la motorikan evoluon
- la trejnadon de ekvilibro
- la memfidon
- la plifortigon de la muskoloj kaj de la spirorganoj
- la stimulon de la cirkulado de sango
de sia bebo.

4
La bebonaĝado ekaperis dum la 1970-aj jaroj. Oni rimarkis ke beboj en akvo faras serpentumantajn movojn kaj oni interpretis tion kiel naĝaj movoj. Kiel fetoj la beboj ja kreskis kvazaŭ sub akvo kaj do la medio akvo ne estas fremda al ili. Do ili facile kaj sentime subakviĝas dum la bebonaĝado en taŭga baseno.

5
Nome la akvo en la baseno devas esti taŭga por bebonaĝado. Ĝi devas esti laŭnorme filtrita kaj la temperaturo devas esti inter 32-34 gradoj Celsiuso, depende de la aĝo de la beboj. Ju pli junaj la beboj, des pli varma estu la akvo. La temperaturo de la aero ne estu sub 30 gradoj. La profundeco en la baseno estu inter 100 ĝis 140 centimetroj.

6
Principe bebonaĝado jam eblas ekde la sesa vivosemajno. Suĉinfanoj posedas spirprotektan reagon kiu helpas al ili sendanĝere naĝi subakve. Tiu protekta reago perdiĝas inter la tria ĝis sesa vivomonato.

7
La bebonaĝado certe ne estas io vivnecesa. Ĝi estas signo de bona vivo, kaj por la bebo kaj por la gepatroj. La kostoj por tio ja ankaŭ ne estas neglektindaj. Ĉiukaze ĝi estas tre rekomendinda, ĉar ĝi akcelas feliĉon kaj socian harmonion.



1
Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato. La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara. Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.

Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj.
Antaŭ kelkaj tagoj数日前に
mi spektis 私は見た
en nia televido raporton我々のTV報告のなかで
pri naĝado de beboj赤ん坊の水泳に関する.
数日前、私はテレビの番組で赤ん坊の水泳を見ました。

Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter la kvara kaj la 18-a vivomonato.
Temas主題としている・~の事が主題である
fakte 事実・本当に・実際
pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj赤ん坊の水に浸すおよび水中の体操に関する
inter la kvara kaj la 18-a vivomonato 生後4か月から18か月の間の.
生後4か月から18カ月の間の赤ん坊を、本当に水に浸したり、水中で泳がせたりする体操がテーマです。

La naĝado de beboj en nia lando estas tre populara.
La naĝado de beboj 赤ん坊の水泳
en nia lando 我が国における
estas tre populara非常に人気がある.
わが国では赤ん坊の水泳にとても人気があります。

Mi supozas ke la kaŭzo por tio estas ne nur por doni ion al la beboj, sed ke la junaj patrinoj havas okazon pasigi belan tempon kun siaj beboj en agrabla etoso.
Mi supozas ke私は~と思う・憶測する
la kaŭzo por tio estasその原因は~である
ne nur…, sed=not only…, but also…
por doni ion al la beboj赤ん坊(複数)に何かを与えるために
ke=that
la junaj patrinoj 若い両親たちが
havas okazon pasigi belan tempon美しい時を過ごす機会を持つ
kun siaj beboj自分たちの赤ん坊たちと
en agrabla etoso快適な精神的ムードのなかで.
その理由は、赤ん坊に何かを与えるためだけでなく、若い両親たちが快適なムードのなかで赤ん坊と楽しい時を過ごせるからでもあると思います。
6月5日







スポンサーサイト



トラックバック


この記事にトラックバックする(FC2ブログユーザー)

まとめtyaiました【81 赤ん坊の水泳(1)】

81 赤ん坊の水泳(1) Esperanta Retradioで5月22日に放送された記事「Naĝado de beboj」です。 1Antaŭ kelkaj tagoj mi spektis en nia televido raporton pri naĝado de beboj. Temas fakte pri enakva kaj subakva gimnastiko de beboj inter l...

コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR