fc2ブログ

86 禁煙(1)

86 禁煙(1)
86 禁煙(1)
6月7日に配信されたEsperanta Retradioの記事
です。



1
Tre kuraĝigaj esploraj rezultoj
Traktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado. Tion montras la provizoraj rezultoj de nova israela esploro, kiu ekzamenas tiun ĉi novan metodon de sentoksigado. Oni faras tiajn traktadojn per helpo de aparato simila al kasko transdonanta al la cerbo, per magneta kampo, malfortajn elektrajn kurentojn, kiuj aktivigas la nervan sistemon. La profundan magnetan stimuladon akompanas ankaŭ aŭskultado de laŭtaj voĉoj dum la tuta traktado.

2
Oni faras tion, kiam la pacientoj estas plene konsciaj, kontraste al la tre pridiskutata kaj ege problema rekta elektra stimulado de la cerbo, kiu nepre postulas ĝeneralan anestezon. La metodo de profunda magneta stimulado montriĝis efika por kuraci depresion, dependecon de drogoj kaj alkoholo. Jam du jarojn kaj duonon, israelaj esploristoj eksperimentas tiun ĉi metodon sur sanaj pacientoj, pli ol 18-jaraĝaj, fumantaj pli ol 20 cigaredojn tage.

3
Dum du semajnoj kaj duono oni ĉiutage submetas la pacientojn al serio da 13 traktadoj per profunda magneta stimulado, ĉiu el ili 12 minutojn longa je 10-Herca povo. Dum la sekvanta monato ili submetiĝas al aldonaj ses traktadoj. Antaŭ ĉiu konekto al la aparato, ili restadas iom da tempo en ĉambro kun fumo de cigaredoj, kiu vekas la impulson de fumado ĝuste antaŭ la planita traktado.

4
La nova aparato por profunda magneta stimulado ebligas al la magneta kampo penetri ĝis profundeco de 3-4 centimetroj kompare al la antaŭaj 1-2 centimetroj. La medicina centro de la Tel-Aviva universitato respondecas pri tiu ĉi esploro sub la rigora kontrolo de la ministerio pri sano.

5
Laŭ ĝisnunaj publikigitaj rezultoj, oni povas konkludi, ke la profunda magneta stimulado tre signife reduktis la impulson fumi kaj draste malpliigis la kvanton da cigaredoj ĉe la pacientoj, kiuj daŭrigis la fumadon. Kompare al la kontrolgrupoj uzantaj aliajn metodojn de sentoksigado, la grupo traktita per profunda magneta stimulado montris nekontesteble altajn procentojn de sukceso (vidu la supran tabelon).

6
Ĉi tiu metodo estas neinvadema kaj ne postulas uzon de medikamentoj, kiuj havas konatajn malagrablajn kromefikojn. Tamen, ankaŭ la profunda magneta stimulado havas kelkajn malgrandajn kromefikojn, kiel malpezajn kapdolorojn kaj naŭzojn, sed ne estas evidentaĵoj pri ilia ripetiĝo kaj pri iuspecaj damaĝoj.

7
La venonta fazo de la esploro celos ekzameni la sukceson de la metodo ankaŭ por pli longaj periodoj, t.e. duonjaro kaj pli.




1
Tre kuraĝigaj esploraj rezultoj
  kuragxo勇気、kuragxi勇気がある、kuragxigi勇気づける、esploro調査
非常に励ましになる研究結果

Traktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado.
Traktadoj 処置
  trakti交渉する、trakto処置・取扱い、
per profunda magneta stimulado 深い磁気の刺激を使って
pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso 成功の例外的な40% を持つことを証明した
  pruvo証明、escepto例外、
en ĉesigo de fumado. 喫煙の停止のなかで
脳の深部磁気刺激で喫煙者の40%が禁煙に成功しました。

Tion montras la provizoraj rezultoj de nova israela esploro, kiu ekzamenas tiun ĉi novan metodon de sentoksigado.
Tion montrasそれを示す
  montri示す・明らかにする
la provizoraj rezultoj その暫定的な結果・成績(複数)は
de nova israela esploro新しいイスラエルの調査の
kiu =which
ekzamenas tiun ĉi novan metodon de sentoksigado解毒のこの新しい方法を吟味する.
ニコチン解毒のこの新法を吟味するイスラエルの研究の暫定的な結果は、それを示しています。

Oni faras tiajn traktadojn per helpo de aparato simila al kasko transdonanta al la cerbo, per magneta kampo, malfortajn elektrajn kurentojn, kiuj aktivigas la nervan sistemon.
Oni faras tiajn traktadojn人はそのような処置をする
per helpo de aparato 装置の助けによって
simila al kasko transdonanta al la cerbo脳に手渡されるヘルメットに似ている
per magneta kampo磁場によって
malfortajn elektrajn kurentojn弱い電気の流れ(複数)を
kiuj = which(複数)
aktivigas la nervan sistemonその神経系を賦活する
この操作は、頭に装着された磁場を生じさせるヘルメットのような装置を使って、脳に弱電流刺激を与え、神経系を賦活させます。

La profundan magnetan stimuladon akompanas ankaŭ aŭskultado de laŭtaj voĉoj dum la tuta traktado.
La profundan magnetan stimuladon その脳深部磁気刺激を
akompanas ankaŭ ~も随伴する
aŭskultado de laŭtaj voĉoj 大声の聴取
dum la tuta traktadoすべての処置のあいだ.
脳の深部磁気刺激の間はずっと、患者と大きい声で話しあっています。
6月12日
スポンサーサイト



トラックバック


この記事にトラックバックする(FC2ブログユーザー)

まとめtyaiました【86 禁煙(1)】

86 禁煙(1)6月7日に配信されたEsperanta Retradioの記事です。1Tre kuraĝigaj esploraj rezultojTraktadoj per profunda magneta stimulado pruvis havi esceptajn 40 procentojn de sukceso en ĉesigo de fumado. Tion montras la provizoraj rezult...

コメントの投稿

非公開コメント

プロフィール

shige1930

Author:shige1930
FC2ブログへようこそ!

最新記事
最新コメント
最新トラックバック
月別アーカイブ
カテゴリ
検索フォーム
RSSリンクの表示
リンク
ブロとも申請フォーム

この人とブロともになる

QRコード
QR