89 世界禁煙デー(1)

89 世界禁煙デー(1)
6月3日に放送されたEsperanta Retradioの記事です。
1
Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo. Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj. Kvaroble pli da viroj ol da virinoj. Nuntempe, aperas pli forta tendenco inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio – nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj. Tio estas vera tragedio, ĉar kalkuloj montras, ke tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, kiuj mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare. Parte tio ŝuldiĝas al interveno de la industrio de produktado de fumaĵoj en la leĝaron de diversaj landoj.
2
Dum la pasinta jarcento, tabakfumado mortigis 100 milionojn da homoj. Laŭ antaŭkalkuloj, dum la 21-a jarcento eble tiu kvanto kreskos ĝis unu miliardo, se nenio nova okazos. Lastatempe oni aldonas al tiu kalkulo ne nur la fumantojn mem, sed ankaŭ tiujn, kiuj mem ne fumas, sed enspiras aliulan fumon. Oni nomas tiujn “pasivaj fumantoj”. Laŭ aserto de fakuloj, po 300 mil homoj mortas ĉiujare pro pasiva tabakfumado , inter kiuj 120 mil estas infanoj malpli ol 5-jaraĝaj.
3
La lastan 31-an de majo oni kampanjis per “Tutmonda tago sen tabakfumado”. Ĝi estas laŭdinda kaj verŝajne apoginda iniciato. Statistikoj montras, ke dum tiu tago pligrandiĝas je 84 procentoj la interreta serĉado de informoj, flanke de fumantoj, pri la maniero liberiĝi de tia ” ĥemia dependo”. Ĉesigi fumadon, kiam tiu kutimo jam fariĝis “ĥemia dependo”, ne estas facile. Ĝi postulas grandan volforton kaj disciplinon. Tabakfumado ne estas nur psikologia afero, kiel multaj homoj ankoraŭ supozas. Post iom da tempo, nikotino okupas ĥemiajn ligaĵojn en la cerbo, same kiel aliaj drogaĉoj, tiel ke subita ĉesigo kaŭzas grandajn turmentojn. Tamen, ĝi estas ebla, se oni konscience sin preparas por tio kaj uzas helpajn rimedojn.
4
Tamen, la granda armilo kontraŭ tabakfumado estas... prevento. En tia batalo, ĉiu homo povas helpi. Al infanoj kaj junuloj oni devas konstante sugesti, ke temas pri nepre evitinda danĝero. Edukado per ekzemploj estas plej efika. Studo jam montris, ke se unu el la gepatroj fumas, tiam ilia infano suferas pli altan riskon iam estonte fariĝi ankaŭ fumanto, kompare kun idoj de nefumantoj; se ambaŭ gepatroj fumas, tiam la risko duobliĝas!
5
Jam longe pasis la tempo, kiam tabakfumado estis ĉarma, eleganta sinteno. Ĝi male transformiĝis en tragikan epidemion. Rilate la Esperantistojn, ni memoru, ke Zamenhof mortis de kormalsano, antaŭ ol kompletigi sian 58-an jaron. Oni povas konjekti, dum kiom da pliaj jaroj Zamenhof vivus (kaj donus al ni pliajn geniajn verkojn), se li ne fumus. Tiutempe, la scienco ankoraŭ ne estis eltrovinta ĉiujn damaĝojn kaŭzatajn de tiu drogaĉo. Nuntempe, ni jam ne havas la senkulpigon de nescio.
1
Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo. Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj. Kvaroble pli da viroj ol da virinoj. Nuntempe, aperas pli forta tendenco inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio – nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj. Tio estas vera tragedio, ĉar kalkuloj montras, ke tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, kiuj mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare. Parte tio ŝuldiĝas al interveno de la industrio de produktado de fumaĵoj en la leĝaron de diversaj landoj.
Malgraŭ konstantaj kampanjoj de Monda San-Organizo kaj de registaroj, la kutimo fumi tabakon ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo.
Malgraŭ konstantaj kampanjoj ずっと続くキャンペーンにもかかわらず
konstanta不変の・一定の
de Monda San-Organizo kaj de registaroj世界保健機構(WHO)および諸政府の
la kutimo fumi tabakon タバコを飲む習慣は
ŝajne stabiliĝis en la tuta mondo外見では世界中で安定した.
sxajne見たところ
WHO(世界保健機構)や諸政府の不断のキャンペーンにもかかわらず、世界中で喫煙の習慣は安定したかに見えます。
Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas, kio signifas pli ol unu miliardon da homoj.
Proksimume 20 procentoj el la homaro fumas 人類の約20%がタバコをのんでいる
kio =which
signifas pli ol unu miliardon da homoj 10億以上の人間を意味している
人類の約20%がタバコをのんでいますが、これは10億以上の人を意味しています。
Kvaroble pli da viroj ol da virinoj.
Kvaroble 4倍に
pli da viroj ol da virinoj女より多くの男が
女性の4倍の男性が喫煙しています。
Nuntempe, aperas pli forta tendenco inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio – nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj.
Nuntempeいま
aperas pli forta tendencoより強い傾向が現れている
inter junaj virinoj en Latinameriko, Eŭropo kaj dise en Azio –ラテンアメリカ、ヨーロッパ、そしてアジアの各地で若い女性たちの間に
diseバラバラに・分散して・ちらほらと
nome adoleskantinoj 13- ĝis 15-jaraĝaj. すなわち、13-15歳の思春期の少女たち
いま、ラテンアメリカ、ヨーロッパ、そしてアジアの各地で13-15歳の思春期の少女たちの間に
喫煙者が増えています。
Tio estas vera tragedio, ĉar kalkuloj montras, ke tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, kiuj mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare.
Tio estas vera tragedio, これはまことの悲劇である
ĉar kalkuloj montras, ke なぜなら~と計算が示しているから
tabakfumado rekte kaŭzas malsanojn, 喫煙は直接的に病気をひきおこす
kiuj =which
mortigas po ĉirkaŭ 6 milionoj da homoj ĉiujare毎年約6oo万人ずつ殺している
mortigi殺す、po~ずつの
これはまことに悲劇です。というのは統計によれば、喫煙が病気の原因となって毎年約600万人が死んでいるからです。
Parte tio ŝuldiĝas al interveno de la industrio de produktado de fumaĵoj en la leĝaron de diversaj landoj.
Parte tio ŝuldiĝas al interveno部分的にこれは~の介入にお蔭を蒙っている
de la industrio de produktado de fumaĵoj タバコ製造産業の
fumajxo燻製品
en la leĝaron de diversaj landojさまざまな国々の法律体系なかで
legxo法律、-aro全体、
部分的には、各国の法体系のもとでタバコを生産している企業に責任があります。
6月15日
スポンサーサイト